wiki:Eo:Help/Action/Download

Dosiero > Elŝuti datumojn

source:trunk/resources/images/download.svg Fulmoklavo: Ctrl+Shift+↓

Elŝutu mapdatumojn de servilo laŭ via elekto.

Elŝuti datumojn per la Elŝuta fenestro en JOSM sekvas ĉi tiujn 3 simplajn paŝojn:

  1. Elektu fontoservilon kaj laŭvole alĝustigu la elŝutajn opciojn kiujn la servilo ofertas
  2. Elektu areon por elŝuti
  3. Alklaku sur source:trunk/resources/images/download.svg Elŝuti

Noto: Se Eksperta reĝimo ne estas aktivigita, la jena teksto montriĝas (ĉe la fundo de la fenestro): Uzu maldekstran klakon & trenon por elekti areon, sagojn aŭ dekstran musbutonon por rulumi la mapon, rulumradon aŭ +/- por zomi.
Use left click & drag to select an area, arrows or right mouse button to scroll the map, scroll wheel or +/- to zoom.

Fontoservilo kaj servilaj elŝutaj opcioj

Defaŭlte estas nur unu fonto, la ĉefa OSM-servilo. Se eksperta reĝimo estas aktivigita, tiam vi havas aliron ankaŭ al aliaj serviloj. Ĉiu servilo havas siajn proprajn specialajn elŝutajn opciojn, kiuj estas klarigitaj sube.

Elŝuti de OSM

Ĉi tiu estas la defaŭlta elŝuta metodo. Malsamaj tipoj de datumoj povas esti elŝutataj (eblas elŝuti ĉiujn tri tipojn samtempe):

Eble montriĝas ruĝa averto sub la markobutonoj de datumtipo se la elektita areo verŝajne estas tro granda por la servilo kaj estos respondita per erarmesaĝo.
Vi povas elŝuti pli grandajn areojn uzante plurajn malgrandajn aŭ provi alian fontoservilon.

Elŝuti de Overpass API (eksperta reĝimo)

La granda avantaĝo de Elŝuti de Overpass API kompare kun Elŝuti de OSM estas, ke vi povas limigi la elŝuton al specifaj objektoj, anstataŭ "ĉiuj objektoj en areo". Se vi uzas ĉi tiun elŝutan metodon, certigu, ke vi scias, kion vi faras, ĉar laborado kun nekompletaj datumaroj povas konduki al rilataj problemoj, malĝustaj aŭ duoblaj datumoj, aŭ servilaj konfliktoj ĉe alŝuta tempo. Disa Redaktado klarigas eblajn problemojn.

Overpass API ofertas elŝuton de OpenStreetMap-datumaj elementoj nur (t.e. neniuj gps-spuroj aŭ notoj).

Por uzi Elŝuti de Overpass API metu vian Overpass-konsulton en la grandan tekstujon. Vidu Overpass QL por ĝia sintakso. Etenditaj Overpass Turbo-Konsultoj estas permesitaj. Vi povas aldoni, redakti kaj forigi viajn preferatajn konsultojn en la listo dekstre. Sukcese plenumitaj konsultoj aŭtomate aldoniĝos al la listo kun "historio" kaj la tempo kaj dato kiel nomo de ĉi tiu konsulto. Tajpu tekston en la malgranda tekstujo super la listo por filtri la liston.

Se {{geocodeArea}} estas parto de la konsulto, ĝi estos taksata. Se {{bbox}} estas parto de la konsulto, tiam vi bezonas elekti la areon por elŝuti (vidu sube). Se neniu el ili ĉeestas, tiam ĝi serĉos kaj elŝutos tutmondan. Se la konsultujo restas malplena, vi povas elŝuti ĉiujn datumojn en la sube specifita areo por elŝuti.

JOSM silente aŭtoriparas iujn erarojn de la konsulto (ekz. anstataŭigas out:json per out:xml aŭ anstataŭigas out:body per out:meta), simila al la aŭtoripara funkcio de la overpass turbo retejo.

La Konsulto-Magiisto kiu uzas JOSM serĉa sintakso helpas vin krei Overpass Turbo-konsulton.

En la preferata redaktfenestro la unua skatolo enhavas la nomon kaj la skatolo sube la konsulton.

Elŝuti de Sophox API (eksperta reĝimo)

Simila al Elŝuti de Overpass API ĉi tiu elŝuta metodo uzas specialajn konsultojn por limigi la elŝutitajn datumojn. Ĝi havas la samajn trajtojn por konservi viajn preferatajn konsultojn.

La uzo de la Elŝuti de Sophox API estas klarigita en la osm-vikio. Por uzi ĉi tiun elŝutan metodon vi bezonas instali la Wikipedia Kromprogramon.

Elŝuti de MapWithAI API

Ĉi tio postulas la kromprogramon MapWithAI.

Areo por elŝuti

Krom la servila elekto vi bezonas elekti en kiu areo ("limigita skatolo", "bbox") vi volas elŝuti la datumojn (escepte de specialaj Overpass aŭ Sophox konsultoj). La areon por elŝuti oni povas elekti en malsamaj langetoj.

La Glita mapo langeto estas la plej intuicia, ĉar vi povas simple desegni bbox-rektangulon per via muso sur la mapo. Se vi ŝanĝas la bbox en alia langeto kaj reiras al la Glita mapo, ĝi montros la novan bbox, do vi povas ĝustigi ĝin antaŭ elŝuto. Kiam la elŝuta dialogo estas vokita kun datumoj jam ŝargitaj, la bbox de la elŝuta fenestro estos sama kiel via nuna mapvido.

Glita mapo

La Glita mapo provizas moveblan mapon kiel sur la OSM-ĉefpaĝo per kiu vi povas interageme elekti la areon por elŝuti. Movu la mapon laŭ la JOSM-maniero premante kaj tenante la dekstran musbutonon kaj elektu areon premante kaj tenante la maldekstran musbutonon.

Alklakante sur la source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist.svg butono supre dekstre donas al vi la eblon ŝanĝi la montritan mapon por ĉi tiu fenestro. La haveblaj mapoj estas bazitaj sur viaj Bildopciaj preferoj.

Legosignoj

En la Legosignoj langeto vi povas elekti el viaj antaŭdifinitaj legosignoj, aŭ krei novan legosignon el la nuna limigita skatolo (bbox) aŭ la areo difinita en alia langeto respektive.

Estas specialaj legosignoj, kiuj ne povas esti modifitaj rekte:

  • La Hejmloka legosigno reprezentas la hejmlokon, kiun vi agordis en via osm-profilo ĉe osm.org.
  • Per la source:trunk/resources/images/dialogs/changeset/downloadchangeset.svg butono maldekstre vi povas elŝuti la bbox-ojn de viaj lastaj 15 ŝanĝaroj, kiuj tiam aldoniĝas kiel legosignoj.

Duobla alklako sur legosigno por rekte elŝuti la rilatan bbox aŭ unuopa alklako sur legosigno, ŝanĝu al la Glita mapo langeto kaj ĝustigu la bbox antaŭ elŝuto.

Limigita Skatolo

En la Limigita Skatolo langeto vi povas agordi la latitudajn/longitudajn limojn de la datumoj por elŝuti, kaj ankaŭ alglui URL-on el ĉu www.openstreetmap.org aŭ www.informationfreeway.org.

  • Por alglui de la mapo sur la OpenStreetMap-ejo, zomu al la areo kiun vi interesiĝas kaj kopiu la URL-on el la adresbreto de via retumilo. Tiam iru al JOSM, kaj algluu ĉi tiun URL-on en la "URL de www.openstreetmap.org" skatolo. (En Windows por alglui en la skatolon, maldekstra alklako sur la skatolo, kaj poste faru Ctrl+V).
  • Por alglui de www.informationfreeway.org zomu al la areo kiun vi interesiĝas, kaj poste kopiu la permanentan ligilon el la malsupro dekstre de la ekrano, kaj algluu kiel priskribite supre.

Anstataŭ alglui la URL-on en la tekstujo, vi povas premi Ctrl+V sur iu ajn alia langeto por analizi la limojn el la tonduja URL.

Vi povas kopii limojn al tondujo per la Kopii limon butono

Areo ĉirkaŭ lokoj

En la Areo ĉirkaŭ lokoj langeto vi povas serĉi specifajn lokojn, stratnomojn, ktp, en la OSM-datumbazo. Nuntempe, estas nur unu servilo por la serĉo havebla: Nominatim. Se estas pli ol 10 rezultoj, nur 10 rezultoj estas montritaj kaj la butono ŝanĝiĝas al "Serĉi pli...".
Post kiam vi alklakis sur serĉrezulto vi povas reŝanĝi al la Glita mapo langeto (kiu zomis al la areo de la serĉrezulto) kaj ĝustigi la limigitan skatolon.

Kahelaj Nombroj

En la Kahelaj Nombroj langeto vi povas enigi nombron da kaheloj kaj zomnivelon por elŝuti datumojn de tiuj kaheloj. Alternative, vi enigas Kahelan adreson. Ĉi tio eble aspektas iom stranga, precipe kiam legante kiel kalkuli la kahelajn nombrojn. Sed foje ĝi venas oportuna. Se vi volas facile determini la kahelajn nombrojn per la muso, vidu ĉi tiun helpocentran demandon.

JOSM elŝutaj opcioj

JOSM ofertas iujn ĝeneralajn opciojn de ĉi tiu elŝuta fenestro:

Malfermi ĉi tiun dialogon ĉe starto
Se markita ĉi tiu fenestro aŭtomate malfermiĝos post la starto de JOSM.
Zomi al elŝutitaj datumoj
Se markita la mapvido moviĝos al la elŝutitaj datumoj post elŝuto, se ne markita ĝi restos ĉe sia nuna pozicio. (Se eksperta reĝimo estas malŝaltita, ĉi tiu markobutono ne estas montrita.)

Defaŭlte la "Elŝuti" butono devus esti uzata. Se vi volas elŝuti datumojn al aparta Datuma Tavolo uzu la "Elŝuti kiel novan tavolon" butonon. (Se estas neniu datuma tavolo ankoraŭ, ĉi tiu opcio ne haveblas.)

Vidu ankaŭ


Reen al Menu Dosiero
Reen al Ĉefa Helpo

Vidu ankaŭ


Reen al Menu Dosiero
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 2 months ago Last modified on 2025-10-25T20:37:29+02:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.