Lingvoj:
Ĉefa Helpo
Bonvenon al la JOSM Helpo! La Introduction gvidos vin al via unua sukcesa redaktado. La How Tos traktas kelkajn uzkazojn.
Interfaco
La Ĉefa menuo ofertas sub Dosiero, Redakti, Vido, Reĝimo, Ilnoj, Elekto, Antaŭdifinoj, Imagoj, Fenestroj, Audio kaj Helpo ĉiujn eblojn en JOSM. Serĉilo trovas ĉiun menu-eron.
En la Mapvido ĉiuj musklakoj dependas de la Labora reĝimo al kiu vi antaŭe ŝanĝis. Novaj objektoj estas kreataj en Desegna reĝimo. En aliaj reĝimoj objektoj estas elektitaj kaj redaktataj.
- La Ĉefa ilobreto havas butonojn por agoj kaj antaŭdifinoj
- La paneloj en la Flanka panelo informas pri la ŝargitaj datumoj kaj la Elekto
- La Statusa stango montras la desegna pozicion
- La Labora reĝimo estas montrata en la Redakta ilobreto. Sekve la butonoj en ĝia supra parto estas gravaj ekran-elementoj.
| Ĉefa menuo | Mapvido | Ĉefa ilobreto |
| ||
| Redakta ilobreto | Statusa stango | Flanka panelo |
Ĉiuj ekran-elementoj havas propran helpa kunteksto en JOSM. Aliaj dialogoj ekzistas por agordi Preferoj, por administri Changesets, por solvi Konfliktoj, por redakti Rilatoj kaj por foliumi la Historion de objekto.
Ŝanĝante la skalon de la uzantinterfaco
Vi povas ŝanĝi la skalon de la uzantinterfaco por pli bone adaptiĝi al via ekrano aŭ bezonoj:
- Iru al Redakti -> Preferoj (aŭ premu F12)
- Rulumu malsupren al la kategorio 'Altnivelaj Preferoj'
- En la serĉokampo super la listo de diversaj agordaj opcioj, enmetu
guipor filtri la liston. Tiel vi rapide atingos la relevantajn enirojn. - Adaptu elementojn laŭ viaj bezonoj ŝanĝante enirojn komencantajn per
gui.scaleaŭ finantajn per.font. Ekzemple, por pliigi ĉion je 50%, ŝanĝu ĉiujn de '1.0' al '1.5'. - Krome, vi povas ŝanĝi nur certajn ikonajn arojn. Kiel en paŝo 4, filtru la liston per
iconsizekaj ŝanĝu laŭ viaj bezonoj. Ekzemple, pliigu la defaŭltan ikongrandon ŝanĝante 'iconsize.default' al '36'. - Restaŭru JOSM por ke la ŝanĝoj efektiviĝu.
Vidu ankaŭ
La forto de JOSM kuŝas en ĝia fleksebleco, permesante al ĉiu uzanto elŝuti, krei kaj publikigi:
- Antaŭdifinoj por krei riĉan mapon kun oftaj tipaj objektoj,
- Reguloj por etikedi laŭ gvidlinioj,
- Stiloj por kolori mapojn laŭplaĉe,
- Aldonaĵoj por pligrandigi la funkciecon de JOSM kaj
- Klavumaj ŝparvojoj laŭ propra elekto.
Kiel akompano por OpenStreetMap ekde 2005, la kreskorapido de JOSM estis rapida. Vi estas invitita helpi konservi la vikion ĝisdata, traduki ĝin kaj plibonigi la tutan JOSM.
Jen Ĉefa helpo


