wiki:Eo:Help/Dialog/RelationEditor

Rilata Redaktilo

Rilata redaktilo pritraktas la membrojn kaj etikedojn de ekzakte unu source:trunk/resources/images/data/relation.svg rilato.

Ne konfuzu ĝin kun la Rilata Lista Panelo. Tiu Flanka Strieto panelo listigas ĉiujn rilatojn.

La Dialogo Aspekto

Butonoj supre

Ikono Priskribo
source:trunk/resources/images/dialogs/refresh.svg Refreŝigi rilaton el datumtavolo (vidu sube por plia klarigo)
source:trunk/resources/images/save.svg Apliki la nunajn ŝanĝojn faritajn ene de la rilata redaktilo al la datumoj (vidu sube por plia klarigo)
source:trunk/resources/images/dialogs/select.svg Elekti la rilaton de la rilata redaktilo
source:trunk/resources/images/duplicate.svg Kloni ekz. krei kopion de la rilato kaj malfermi ĝin en alia rilata redaktilo
source:trunk/resources/images/dialogs/delete.svg Forigi la nune redaktatan rilaton

Etikedoj kaj Membroj langeto

La etikedoj kaj membroj langeto havas supran duonon kie oni povas enigi etikedojn por la rilato mem.

Ĝia malsupra parto havas du apartajn listojn. Maldekstre listiĝas la membroj de la rilato. La listo dekstre montras la nunan elekton de mapobjektoj.

Inter la du partoj la horizontala apartigilo inkluzivas du butonojn maldekstre kun source:trunk/resources/images/svpUp.svg supren kaj source:trunk/resources/images/svpDown.svg malsupren sagoj por movi la apartigilon al la centro, supren aŭ malsupren kaj kaŝi, respektive, montri la supran aŭ malsupran parton.

Etikedoj de Rilato (supra parto)

Supre en la supra parto estas ligiloj al antaŭagordoj kongruantaj kun la nunaj etikedoj de la rilato kaj sube estas la etikedoj en tabelo.

Antaŭagordoj kongruantaj kun rilato povas esti malfermitaj ĉi tie (ili estas pli sugestaj ol etikedoj panelo). Alklaku respektivan ligilon por malfermi plenan antaŭagordon, kiel kutime.

relation editor screenshot

La tri butonoj maldekstre estas:

Ikono Priskribo
source:trunk/resources/images/dialogs/add.svg Aldoni novan etikedon
source:trunk/resources/images/dialogs/delete.svg Forigi la nunajn elektitajn skatolojn de la etikedtabelo
source:trunk/resources/images/pastetags.svg Alglui etikedojn el bufro

Kiam etikedlinio estas elektita, la F1-klavo ligas al la etikeda OSM-vikia paĝo, kiel en la source:trunk/resources/images/dialogs/propertiesdialog.svg Etikedoj/Membrecoj Panelo

Noto: Ĝenerale, estas pli facile modifi etikedojn per la Etikedoj/Membrecoj Panelo.

Membroj Listo (malsupra duono, maldekstra flanko)

En la malsupra maldekstra parto estas la membrotabelo de la rilato.

Tabelo

La tabelo montras por ĉiu membro:

Titolo Priskribo
Rolo ĝia rolo
Referencas al la objekttipo kiel ikono plus iu identigilo kiel nomo, ref aŭ simple la id de la objekto ; Duobla alklako sur linio kun kompleta rilato tie malfermos ĉi tiun Rilatan Redaktilon por la koncerna rilato
dekstre informoj pri najbaraj vojoj' konektoj utilaj por konsistenckontroloj kiel kontroli ke la membroj de multipoligono formas fermitajn vojojn aŭ ke itinero estas kompleta linio sen mankantaj vojoj en la mezo
Kunteksta menuo en tabelo

Breĉo estas indikita kiel ruĝa punkto.

Ikono Nomo Priskribo
Zomi al elekti la plej supran elementon de la nunaj elektitaj membroj en source:trunk/resources/images/dialogs/selectionlist.svg Elekta Lista Panelo kaj zomi al ĝi
Zomi al Breĉo zomos al breĉo (nur havebla kiam breĉo estas elektita)
Elekti antaŭan breĉon elekti la antaŭan membron antaŭe sen konekto supre
Elekti sekvan breĉon elekti la sekvan membron malantaŭe sen konekto malsupre
source:trunk/resources/images/dialogs/history.svg Historio malfermi Historio-legilon por ĉiu nuna elektita membro
Nunaj elektitaj membroj

Elekti membrojn en la membrolista tabelo funkcias kiel kutime: tenu Ctrl por elekti multoblajn erojn. Maldekstra alklako sur la ero por aldoni/forigi ĝin de la elekto.

Dekstre vi povas vidi ekzemplon kun nur unu membrovojo elektita.

Butonoj

La butonoj maldekstre ofertas la sekvajn agojn se taŭge. (Kromprogramoj povas aldoni pliajn butonojn.):

Ikono Mallongigo Priskribo
source:trunk/resources/images/dialogs/up.svg Alt+supren Movi la nunajn elektitajn membrojn supren
source:trunk/resources/images/dialogs/down.svg Alt+malsupren Movi la nunajn elektitajn membrojn malsupren
source:trunk/resources/images/dialogs/edit.svg Malfermi pliajn rilatajn redaktilojn por la nunaj elektitaj membroj de objekttipo rilato
source:trunk/resources/images/dialogs/delete.svg Alt+Delete Forigi la nunajn elektitajn membrojn de la rilato
source:trunk/resources/images/dialogs/sort.svg Alt+End Ordigi la nunajn elektitajn membrojn
source:trunk/resources/images/dialogs/sort_below.svg Ordigi la nunajn elektitajn membrojn kaj ĉiujn membrojn sube (eksperta reĝimo nur)
source:trunk/resources/images/dialogs/reverse.svg Inversigi la ordon de la nunaj elektitaj membroj
source:trunk/resources/images/dialogs/relation/downloadincomplete.svg Alt+Home Elŝuti ĉiujn nekompletajn membrojn
source:trunk/resources/images/dialogs/relation/downloadincompleteselected.svg Elŝuti elektitajn nekompletajn membrojn

Noto: Krom la listigitaj butonoj kaj mallongigoj supre, Ctrl+C, Ctrl+V kaj Ctrl+X funkcias kiel kutime en la membrolisto.

Teksta kampo sub la tabelo povas esti uzata por agordi rolon al ĉiuj Nunaj elektitaj membroj

Elekta Listo (malsupra duono, dekstra flanko)

En la malsupra dekstra parto estas la elekta listo kie nunaj elektitaj objektoj en la nuna datumaro estas montritaj. La listo estas esence spegulo de la Elekta Listo. Objektoj kun flava fonkoloro jam estas membroj de la rilato.

La butonoj ofertas la sekvajn agojn:

Ikono Priskribo
source:trunk/resources/images/dialogs/conflict/copystartright.svg Aldoni ĉiujn objektojn elektitajn en la nuna datumaro antaŭ la unua membro
source:trunk/resources/images/dialogs/conflict/copybeforecurrentright.svg Aldoni ĉiujn objektojn elektitajn en la nuna datumaro antaŭ la unua elektita membro
source:trunk/resources/images/dialogs/conflict/copyaftercurrentright.svg Aldoni ĉiujn objektojn elektitajn en la nuna datumaro post la lasta membro elektita membro
source:trunk/resources/images/dialogs/conflict/copyendright.svg Aldoni ĉiujn objektojn elektitajn en la nuna datumaro post la lasta membro
source:trunk/resources/images/dialogs/relation/selectmembers.svg Elekti rilatmembrojn en la membrolisto kiuj referencas al objektoj en la nuna elekto
source:trunk/resources/images/dialogs/relation/selectprimitives.svg Elekti objektojn en la nuna datumaro por nunaj elektitaj rilatmembroj en la membrolisto
source:trunk/resources/images/dialogs/relation/deletemembers.svg Forigi ĉiujn membrojn referencantajn al unu el la elektitaj objektoj en la nuna datumaro

Patraj Rilatoj langeto

Reŝarĝbutono - ĝi alportos ĉiujn patrajn rilatojn el API (patraj rilatoj listo estos malplena se ne ekzistas patraj rilatoj).

Duobla alklako sur iu ajn patra rilato malfermos Rilatan Redaktilon kun la respektiva rilato.

Noto: nur unu patra rilato estas montrita por rilato 51560:

Infanaj Rilatoj langeto

Ĉi tiu langeto rekursive montras ĉiujn infanajn rilatojn, ekz., por reto ĉiuj ĝiaj itinermajstro kaj itinero rilatoj. Nekompletaj rilatoj estas elŝutataj kiam vastigante aŭ duobla alklakante la arbonodon. Aparta rilata redaktilo estas malfermita kiam duobla alklakante unu el la infanaj rilatoj.

Treni kaj Faligi subteno

La Rilata Redaktilo havas altnivelan treni kaj faligi subtenon. Vi povas fari la sekvajn agojn:

  • reordigi la membrojn en la membrolisto
  • movi objekton de la Elekta Listo al la membrolisto en la rilata redaktilo (kun aŭtomata rolsugesto)
  • movi objekton de la membrolisto de unu rilata redaktilo ekzemplo al alia rilata redaktilo ekzemplo
  • movi objekton de la membrolisto de unu rilata redaktilo ekzemplo al alia rilata redaktilo ekzemplo de alia tavolo*
  • movi objekton de la membrolisto de unu rilata redaktilo ekzemplo al alia rilata redaktilo ekzemplo de alia JOSM-ekzemplo*
  • movi objekton de la membrolisto de la rilata redaktilo aŭ de la Elekta Listo al ekstera teksta redaktilo

* kondiĉe ke la objektoj estas parto de la datumaro

Eraroj kaj Avertoj

Konflikto en datumoj kiam konservi aŭ apliki rilaton

Rilato povas esti redaktata samtempe en la rilata redaktilo kaj ekster la rilata redaktilo. Dum la rilata redaktilo por rilato estas malfermita vi povas ekzemple dividi vojon al kiu la rilato referencas. En ĉi tiu kazo, la rilato estas modifita sed la ŝanĝoj pro la vojdivido ne tuj reflektiĝas en la rilata redaktilo. Vi devas alklaki la source:trunk/resources/images/dialogs/refresh.svg refreŝbutonon por ĝisdatigi la datumojn en la rilata redaktilo. Tamen JOSM sekvas ilin kaj kiam vi fermas la rilatan redaktilon aŭ aplikas ŝanĝojn, sen premi la refreŝbutonon antaŭe, la sekva averto mesaĝo estas montrita:

Ĝi indikas ke JOSM konscias pri du nekompatibilaj versioj de ĉi tiu rilato. Ĉar JOSM ne povas solvi la diferencojn inter ĉi tiuj versioj aŭtomate, ĝi proponas krei konflikton kiun vi povas solvi poste uzante la Konflikta Dialogo.

Simila averto estas la sekva:

Ĝi aperas kiam vi faris ŝanĝojn en la rilato kaj en la datumtavolo kaj tiam alklakas la refreŝbutonon.

Do la laborfluo devus ĉiam esti kiel ĉi tiu (se vi volas fari ŝanĝojn en la rilata redaktilo kaj la datumtavolo samtempe, t.e. dum la rilata redaktilo restas malfermita):

  • Post fari ŝanĝojn en la rilata redaktilo kaj antaŭ fari ŝanĝojn en la datumtavolo premu la source:trunk/resources/images/save.svg apliki butonon.
  • Post fari ŝanĝojn en la datumtavolo kaj antaŭ fari ŝanĝojn en la rilata redaktilo premu la source:trunk/resources/images/dialogs/refresh.svg refreŝbutonon.

Alie vi vidos la suprajn avertojn kaj finos en konflikto.

Nekonservitaj ŝanĝoj

La sekva averto aperas kiam vi faras ŝanĝojn en la rilata redaktilo kaj ne premas la Apliki aŭ OK butonon, sed la Nuligi butonon, la krucon aŭ Escape por fermi la rilatan redaktilon.

unsaved changes warning

Vidu ankaŭ


Reen al Dialogo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 3 months ago Last modified on 2025-03-08T12:53:26+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.