La paĝo bezonas revizion kaj novajn ekrankopiojn. Kunteksta menuo parte mankas. Atendante #19470 #20770 #20879 kaj #20880 por esti riparitaj.
Lingvoj:
- dansk
- English
- Esperanto
- español
- français
- 日本語
- norsk bokmål
- Nederlands
- русский
- українська
Enhavo
Vido > Historio
Klavara mallongigo:
Ctrl+H
Montri historiajn informojn pri OSM-objektoj en la historia foliumilo.
Aktivigaj paŝoj
- uzante la klavaran mallongigon
- uzante kontrolbutonojn
en dialogoj aŭ paneloj ekz.
Elekto-listo aŭ
Ŝanĝar-o Administrilo
- uzante Vida menuo
Pluraj dialogoj povas esti malfermitaj samtempe
Por ĉiu elektita objekto, malfermiĝos propra historia dialogo.
Por ne malfermi tro multajn historiajn dialogojn samtempe, montriĝos averto se multaj objektoj estas elektitaj. La limo estas difinita en altnivelaj preferencoj, vidu sube, kaj la defaŭlto estas kvin.
Superrigardo
- Maldekstre montriĝas listo de objektaj versioj (maldekstre de la versioj, koloraj strioj, bazitaj sur la tempindiko de la respektivaj versioj, estas montritaj). Du versioj (A kaj B) estas markitaj per punkto.
- Vi povas permane meti ambaŭ punktojn aŭ klaki sur dato aŭ uzantnomo por meti du punktojn samtempe. Vi ankaŭ povas uzi la supren kaj malsupren sagojn sur via klavaro por movi la punktojn supren kaj malsupren.
- dekstra klako menuo
Lanĉu retumilon kun informoj pri la ŝanĝaro
Lanĉu retumilon kun informoj pri la uzanto
- La vertikala apartigilo inkluzivas du butonojn ĉe la supro kun
maldekstra kaj
dekstra sago por movi la apartigilon al centro, maldekstre aŭ dekstre kaj kaŝi, respektive, montri la maldekstran aŭ dekstran parton.
- La dekstra parto
- Supraj partoj
- Etikedoj langeto, kun 3 kolumnoj: "Ŝlosilo", "Valoro" kaj "Ekde" (montras por ĉiu linio la lastan version en kiu ĉi tiu valoro estis ŝanĝita kun la respektiva kolorstrio dekstre).
- unu el tri langetoj - depende de la objekta tipo kiu estas elektita
- Malsupra parto estas dividita en du vertikalajn panelojn kaj depende de la aktiva langeto, eroj estas markitaj per koloroj:
- Verda - por io "nova" (nodo) aŭ "aldonita" (etikedoj)
- Ruĝa - por io "malnova" (nodo) aŭ "forigita" (etikedoj)
- Oranĝa - nodo estis anstataŭigita per alia nodo (nodo) etikedo aŭ valora parto estis ŝanĝita (etikedoj)
- Flava - uzata por indiki ke vojo estis inversigita (detaloj sube)
- Supraj partoj
Baza informo pri versio
La Historia Foliumilo montras bazajn informojn pri ĉiu objekta versio:
- la objekta id, la unika numero de la objekto (montrita en la fenestra titolbreto)
- la versia id, la unika versia numero kiun la OSM-servilo asignis al ĉi tiu objekta versio (1, 2, 3,...)
- la dato de kreado
- la uzanto kiu kreis ĉi tiun version. Klaku sur la ligilo por lanĉi retumilon kun pliaj informoj pri la uzanto.
- la ŝanĝara id, t.e. la unika numero de la ŝanĝaro en kiu ĉi tiu objekta versio estis kreita. Klaku sur la ligilo por lanĉi retumilon kun pliaj informoj pri la ŝanĝaro ĉe osm.org. Klaku sur la
Ŝanĝaro Butono por malfermi la Ŝanĝar-o Administrilon. Klaku sur la sago dekstre de la Ŝanĝaro-butono por ricevi liston de ligiloj al aliaj eksteraj ŝanĝar-foliumiloj.
- la nombro de komentoj de la ŝanĝara diskuto (se havebla) kun ĉi tiu ikono:
- la ŝanĝara komento (se havebla)
- la ŝanĝara fonto-etikedo (se havebla)
- la ŝanĝara imagery_used-etikedo (se havebla)
- la objektaj etikedoj
Kunteksta menuo
Per dekstra klako sur unu el la etikedoj vi ricevas la jenan kuntekstan menuon:
Dua langeto povas ŝanĝiĝi depende de elekto
Koordinatoj langeto, se nodo estis elektita
La Koordinatoj langeto montras la longitudon kaj latitudon de la nodo kaj la distancon de la koordinatoj de la du elektitaj versioj. Aldone, versio A estas emfazita kiel ruĝa cirklo kaj versio B kiel verda cirklo sur la suba mapo.
Nodoj langeto, se vojo estis elektita
La Nodoj langeto montras ĉiujn nodojn de la vojo kun ilia id.
La sago malsupren aŭ sago supren en la titolo de la tabelo indikas ĉu la nodoj estas montritaj de unua al lasta aŭ inverse. Ĉi tio helpas pli facile inspekti inversigitajn vojojn.
Ne inversigita vojo
Notu ke ambaŭ sagoj estas malsupren:
Inversigita vojo
Se vi inversigas la direkton de vojo, ne ĉiuj nodoj estas reordigitaj en ĉi tiu vido, sed nur la sago ŝanĝiĝas kaj la nodoj, kiuj estas en inversa ordo, ricevas flavan fonon.
En la lasta ŝanĝo de ĉi tiu vojo (kiu cetere ankoraŭ ne estas alŝutita en ĉi tiu kazo) la vojo estis inversigita, unu nodo forigita kaj du nodoj aldonitaj:
Membroj langeto, se rilato estis elektita
La Membroj langeto montras ĉiujn membrojn de la rilato kun ilia id, ilia sekvenca numero, ikono de ilia objekta tipo kaj (se agordita) ilia rolo.
Noto:
- duobla klako sur membro en rilata membrotabelo malfermas historion de membro
- dekstra klako sur membro en rilata membrotabelo malfermas la kuntekstan menuon (Zomi al membro; historio)
Altnivelaj Preferencoj
Propraĵo | Defaŭlto | Priskribo |
---|---|---|
warn.open.maxhistory | 5 | La maksimuma nombro de historiaj dialogoj por malfermi samtempe sen montri averton. |
org.openstreetmap.josm.gui.history.HistoryBrowserDialogManager.geometry | ? | La geometrio de la historia dialogo |
Vidu ankaŭ
Reen al Vida menuo
Reen al Elekto-listo
Reen al Ŝanĝar-o Administrilo
Reen al Ĉefa Helpo