wiki:Eo:Help/MainToolbar

La serĉa parto pli bone taŭgus sub Help/Preferences/Toolbar aŭ eĉ Help/Action/Search.

JOSM Ĉefa Ilobreto

screenshot of default main toolbar

Iuj el la gravaj defaŭltaj butonoj:

Kunteksta Menuo

context menu Dekstra klako sur la ĉefa ilobreto ofertas kuntekstan menuon kun la sekvaj eroj:

  • Forigi de ilobreto - forigas la butonon de la ilobreto (nur havebla se klakita sur butono)
  • Agordi ilobreton - por malfermi ilobretajn preferojn por agordado
  • Redakti fulmoklavon - por malfermi klavarajn fulmoklavajn preferojn (nur havebla se klakita sur butono)
  • Markobutono Ne kaŝi ilobreton kaj menuon - Se markita, la klavstreko TAB ne ŝaltos la ĉefan ilobreton kaj ĉefan menuon.

Agordado

Ĉiuj eroj de la ĉefa menuo elementoj inkluzive de "antaŭagordaj grupoj" aŭ iu ajn "butono" de JOSM povas esti aldonitaj kaj forigitaj.
Defaŭltaj butonoj povas enhavi popularajn erojn, sed por propra utilo agordi ilin unufoje, vidu source:trunk/resources/images/preferences/toolbar.svg ilobreta agordado.

Konservita Serĉbutono

La source:trunk/resources/images/dialogs/search.svg serĉbutono estas speciala butono. Ĝi estas agordebla, do vi povas agordi la konsileton, la ikonon kaj la serĉesprimon mem. Ĉiufoje kiam vi premas la butonon, la specifita serĉesprimo estos ekzekutita. Ekzemploj:

  • Se vi agordas amenity=bench kiel serĉesprimo, ĉiuj objektoj kun la etikedo amenity=bench estos elektitaj.
  • Se vi agordas -selected kiel serĉesprimo, la elekto inversiĝos ĉiufoje kiam vi premas la butonon.
  • Pliaj ekzemploj vidu serĉo

Vi povas krei tian butonon ankaŭ de en la serĉa dialogo.

Vidu ankaŭ


Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 3 months ago Last modified on 2025-03-06T14:01:50+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.