Lingvoj:
Redaktila Ilaro
La Redaktila Ilaro havas du partojn. Ĉi tiuj permesas eniri Laboran reĝimon kaj aktivigi panelojn en la Flanka Strieto.
- La ilaro kaj ĝiaj butonoj povas esti kaŝitaj, vidu sube.
- La
supren kaj
malsupren sago-butonoj ĉe la supro kaj malsupro movas la ilaron respektive.
Supra parto
- Ĉi tie estas ofertitaj kelkaj butonoj por Labora reĝimo.
- Klako sur butono eniros tiun Laboran reĝimon.
- La nuna Labora reĝimo estas indikita se ĝia respektiva butono estas havebla en la ilaro.
- Nur tri reĝimaj butonoj estas komence montritaj en ĉi tiu parto de la ilaro pro limigita ekrana spaco.
- Ĉi tiuj tri estas la Elekti, Desegni kaj Plibonigi Vojan Precizecon reĝimaj butonoj.
- Pli da butonoj povas esti aldonitaj per agordado de la Redaktila Ilaro kaj krome per aktivigo de Spertula uzanta reĝimo.
Malsupra parto
Paneloj por la Flanka Strieto povas esti aktivigitaj en la malsupra parto de ĉi tiu ilaro.
Agordado
La redaktila ilaro estas kutime videbla ĉe la maldekstra flanko de JOSM-a interfaco, sed ĝi povas esti kaŝita.
Dekstra klako sur butono en la redaktila ilaro ofertas la jenajn opciojn:
Teksto | Priskribo |
---|---|
Kaŝi ĉi tiun butonon | Butonoj povas esti restarigitaj per la |
Kaŝi redaktilan ilaron | Kaŝas la redaktilan ilaron. Ĝi povas esti restarigita per la Vida menuo. |
Ne kaŝi ilaron | Se markita, la klavkombino TAB ne ŝaltos la redaktilan ilaron.
|
Vidu ankaŭ
- Reĝima menuo - Kun kompleta listo de Laboraj reĝimoj
- Redakti menuon
- Ĉefa ilaro
- JOSM-interfaca agordado
Reen al Ĉefa menuo
Reen al Ĉefa Helpo
Last modified
3 months ago
Last modified on 2025-03-02T12:56:56+01:00
Note:
See TracWiki
for help on using the wiki.