Lingvoj:
Plibonigi Voja Akuratecon
Klavara ŝparvojo:
W
(eksperta reĝimo nur) — estas unu el la laboraj reĝimoj
Ĉi tiu reĝimo povas aldoni, movi kaj forigi nodojn de la antaŭe enigitaj vojoj. Ĉi tiu reĝimo estas uzata nur por ĝisdatigi ekzistantajn datumojn (vojojn).
La celo de la reĝimo estas anstataŭigi trenadon kaj faligon de nodoj per klako por rapidigi la redaktan procezon. Ĝi estas plej utila kun naturaj objektoj kiuj ŝanĝas sian formon (riverbordo, brulinta arbaro, inunditaj areoj ktp) kaj iuj homfaritaj objektoj kiuj mankas precizajn limojn (teruzaj areoj, aŭtovojoj kiel OSM vojoj). Konsideru aliajn ilojn por homfaritaj objektoj (kie precizaj anguloj povas esti dezirataj).
Uzado
Aktivigu ĉi tiun reĝimon kaj elektu vojon. Por komenci labori sur alia vojo sen forlasi la reĝimon, malŝaltu la nunan vojon per premado de Esc
kaj klaku sur alia vojo.
La reĝimo aŭtomate trovas segmentojn kaj nodojn kiuj estas plej proksimaj al la kursoro. Kandidato por forigo/movo/aldono estos ŝanĝita tiom da fojoj kiom vi movas la kursoron.
La emfazita nodo povas esti ŝlosita (vidu Ŝlosi segmenton).
Kiam vi aldonas aŭ movas nodojn, ili ne kunfandas kun ekzistantaj nodoj kiel okazas en la Elektu aŭ Desegni reĝimoj. Vi devas ĉesi redaktadon en Plibonigi Voja Akuratecon reĝimo kaj uzi kunfandi nodojn ilon aŭ alternativojn.
Movi ekzistantajn nodojn
Klaku en Ĉefa vido kie vi pensas ke nodo devus esti. La emfazita (plej proksima) nodo estos movita tien.
Helpilo geometrio: strekita ruĝa linio - indikas vojon post movita nodo
Krei novajn nodojn
(+Ctrl
)
Tenu Ctrl
butonon kaj klaku - nova nodo estos aldonita en la emfazitan segmenton.
Helpilo geometrio: solida ruĝa linio - indikas vojon post nova nodo
Forigi nodojn
(+Alt
)
Ten Alt
butonon kaj klaku - la emfazita nodo estos forigita.
Bonvolu provi konservi tiom da ekzistantaj nodoj kiom eblas, ĉar tiel vi konservas ilian historion.
Vi ne povas forigi nodojn kiuj estas konektitaj al pli ol unu vojo aŭ kiuj havas etikedojn por eviti hazardan rompon de topologio aŭ perdon de informoj. Notu ke "neinteresaj" etikedoj estas ekskluditaj, kiel FIXME
, note
, source
, ktp.
Ŝlosi segmenton
- Ŝlosi movitan nodon:
+
Shift
- kiam movas muson, tenuShift
aŭ maldekstran musbutonon kaj la emfazita nodo aŭ segmento estos konservita la sama negrave kie vi movas la kursoron. - Ŝlosi aldonitan nodon:
+
Ctrl
Shift
Vidu ankaŭ
Ctrl+W
Drata kadra vido - malŝaltas iujn ajn stilojn kaj faras liniojn tre maldikaj, povus esti bona ideo ŝalti tiun vidon antaŭ ol plibonigi voja akuratecon- Ŝparvojoj Alt butono - se
Alt
ne funkcias - ImproveWay kromprogramo - etendas la Plibonigi Voja Akuratecon reĝimon kun helpiloj por meti nodojn je precizaj distancoj kaj anguloj.
Eksteraj rimedoj
Reen al Reĝima menuo
Reen al Ĉefa Helpo