wiki:Eo:Help/Menu/Mode

Reĝima Menuo

Fulmoklavo: Alt+M

La Reĝima menuo listigas ĉiujn Laborreĝimojn disponeblajn en JOSM kaj montras la aktualan.

La Reĝima menuo povas helpi uzantojn rapide eniri alian Laborreĝimon.

Laborreĝimo

La efiko de musklako en la Mapvido estas determinita de la Laborreĝimo. Tial JOSM havas aktualan Laborreĝimon ĉiam.

Kutime alia Laborreĝimo estas enigita per klavaro. Krome, la butonoj videblaj en la supra duono de la Redakta ilobreto permesas eniri Laborreĝimon.

Plej multaj Laborreĝimoj havas individuajn ikonojn por la musmontrilo. Plia informo pri la sekva musklako ankaŭ montriĝas ĉe la dekstra flanko de la Statusa breto.

Ikono Nomo Fulmoklavo Priskribo
source:trunk/resources/images/mapmode/move/move.svg

source:trunk/resources/images/mapmode/rope.svg
Elekta reĝimo (rekt.)

Lasa reĝimo (libere)
S

S S
Elekti objektojn por movi, rotacii kaj skali ilin.
Premu S denove por ŝanĝi inter elekta kaj laso-reĝimo.
source:trunk/resources/images/mapmode/node/autonode.svg Desegna reĝimo A Desegni nodojn kaj vojojn. Premu A denove por Angla alĝustigo
source:trunk/resources/images/mapmode/zoom.svg Zoma reĝimo Zomi per rektangulo
source:trunk/resources/images/mapmode/delete.svg Foriga reĝimo Ctrl+Delete Forigi objektojn aŭ vojsegmentojn
source:trunk/resources/images/mapmode/parallel.svg Paralela reĝimo Shift+P Krei paralelan kopion de vojoj
source:trunk/resources/images/mapmode/extrude/extrude.svg Elstara reĝimo X Krei kaj redakti vojsegmentojn per elstaraĵo
source:trunk/resources/images/mapmode/improvewayaccuracy.svg Plibonigi Voja Akuratecon reĝimo W Plibonigi geometrion de vojoj
source:trunk/resources/images/mapmode/splitway.svg Divida reĝimo T Dividi vojojn (ekde r18759)

Laŭvolaj laborreĝimoj

Depende de via kromagordo iuj pliaj laborreĝimoj (menueroj) povas esti disponeblaj, ekz.:

Ikono Nomo Fulmoklavo Priskribo
/pluginicon/alignways.jar/images/alignways.png Aligni Vojojn reĝimo Shift+N Fari vojojn paralelaj
source:osm/applications/editors/josm/plugins/measurement/images/mapmode/measurement.png Mezuro Mezuri distancojn
/pluginicon/editgpx.jar/images/mapmode/editgpx_mode.png Redakti Gpx-spurojn Forigi spurpunktojn de gpx-spuroj
/pluginicon/contourmerge.jar/images/mapmode/contourmerge.png Konturo Kunfando Kunfandi kaj alĝustigi la konturojn de areoj. Pliaj informoj ĉe Konturo Kunfando.
/pluginicon/photoadjust.jar/images/photoadjust.png Ĝustigi fotojn Movi fotojn por ĝustigi ilian geolokon
/pluginicon/FastDraw.jar/images/favicon.png Rapida Desegnado Shift+F Spuri arbarojn, riverojn, lagojn, torditajn vojojn ktp. Sen klaki A butonon aŭ maldekstran musklakon tro multe. Pliaj informoj ĉe Rapida Desegnado.
/pluginicon/buildings_tools.jar/images/mapmode/building.png Desegni Konstruaĵon B Rektangulaj objektoj kaj/aŭ baza formo de plej multaj homfaritaj objektoj. Pliaj informoj ĉe Desegni Konstruaĵon.

Vidu ankaŭ


Reen al Ĉefa menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 3 months ago Last modified on 2025-03-10T19:31:22+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.