Lingvoj:
Foriga reĝimo
Fulmoklavo:
Ctrl+Delete
(eksperta reĝimo nur) — estas unu el la laboraj reĝimoj
Forigu nodojn, segmentojn,
vojojn kaj
rilatojn per unu musklako.
Ĉiuj eble trafitaj objektoj estas emfazitaj en la Mapo-Vido.
Uzado
- Malplenigu la Elekton per
[Esc]
aŭMalselektu Ĉion.
Alie la Elekto kaj ĉiuj referencaj objektoj al ĝi estos forigitaj enirante ĉi tiun reĝimon.
- Enigu la Forigan reĝimon per fulmoklavo, tra la Reĝima menuo aŭ tra la Redakta ilobreto.
La kursoro ŝanĝiĝas. - Klaku sur nodoj, vojo-segmentoj kaj vojoj por forigi ilin.
Modifiloj
Shift
por forigi nur vojo-segmenton.
La restantaj partoj de la vojo estas disigitaj.Alt
por ŝpari la nodojn de vojo.
Ĉi tiuj nodoj restos eĉ kiam ili ne estas uzataj.Ctrl
por aldone forigi ĉiujn objektojn kiuj referencas la selektitan objekton sen plia averto, inkluzive rilatojn.
La difino de referenco estas:- nodo referencas ĉiujn vojojn al kiuj ĝi estas konektita
- objekto referencas ĉiujn rilatojn en kiuj ĝi estas membro
- simpla vojo kiu ne estas membro de rilato havas neniujn referencojn.
⏩ La kursoro ŝanĝiĝas laŭ la trafitaj objektoj.
Forigado de objektoj kiuj estas membroj de rilatoj
Se vi forigas objekton kiu estas parto de rilato, la objekto devas esti forigita el la rilato. JOSM ne silentas pri tio. Anstataŭe, la sekva konfirma dialogo estas montrita:
La enskriboj en la montrita listo indikas el kiuj rilatoj (dua kolumno en la tabelo) la objekto (aŭ la objektoj, se vi forigas pli ol unu objekton) devas esti forigita.
Klaku Nuligi se vi ne volas forigi la objektojn el ĉi tiuj rilatoj. En ĉi tiu kazo, JOSM ankaŭ ne forigos la objektojn, la operacio estas nuligita. Klaku Bone se vi konsentas forigi la objektojn el la montritaj rilatoj.
Vidu ankaŭ
- Simpla
Forigo kiel ilo
Reen al Redakta Ilobreto
Reen al Ĉefa helpo