Lingvoj:
Redakti > Forigi
Forigi la nune elektitajn objektojn.
Forigi objektojn
La rezultoj de forigo de objekto estas:
- Se forigita nodo estis ĉe la fino de vojo, la vojo mallongiĝas.
- Se forigita nodo estis en la mezo de vojo, la vojo ŝanĝiĝas tiel, ke ĝi iras inter la restantaj nodoj.
- Se la uzanto forigas vojon, tiam la vojo kaj ĝiaj neetikeditaj nodoj, kiuj ne estas infanoj de alia vojo, estas forigitaj.
- Se la uzanto forigas rilaton, nur la rilato estas forigita.
En ĉiuj kazoj, la objekto estas forigita el ĉiuj rilatoj, en kiuj ĝi estis membro antaŭe. Kutime averto estas montrita antaŭ ol forigi membrecon de objekto.
Vidu ankaŭ
Foriga reĝimo provizas aldonajn facilojn por forigi objektojn
Reen al Redakta Menuo
Reen al Ĉefa Helpo
Last modified
2 months ago
Last modified on 2025-03-07T16:09:17+01:00
Note:
See TracWiki
for help on using the wiki.