wiki:Eo:Help/JOSM interface customization

La tuta paĝo estas konfuza. Plena revizio aŭ movo de unuopaj fragmentoj al aliaj paĝoj kaj forigo de la paĝo devus esti konsiderata.

Agordado de JOSM-interfaco

Montrilagordo-menuo

Plejparto de la agordoj estas haveblaj per Montrilagordo menuo. Sed aliaj estos disigitaj tra la redaktilo kaj ne tiel evidentaj/videblaj manieroj aktivigi ilin.

Uzado de filtrila panelo por malplenigi la ekranon

Vidu Ekzemplojn por detaloj.

Aliaj agordoj

Aplikiĝas al Priskribo Koncernaj ŝlosiloj en Altnivelaj Preferoj
Flanka strio Alklakante la ĉapon, poste "flankaj butonoj", vi povas ŝalti inter "Ĉiam montrita", "Dinamika", "Ĉiam kaŝita" por ke "butonoj" ĉe la fundo de la koncerna panelo estu kaŝitaj/montritaj. Agordoj konserviĝas por ĉiu panelo sendepende.

NOTO: "Dinamika" agordo ne funkcios krom se vi markas la respektivan markobutonon en Montrilagordo-menuo aŭ agordas dialog.dynamic.buttons al true
finiĝas per .buttonhiding
Flanka strio Alklakante la sagon en la ĉapo de la panelo vi ŝaltos ĝian minimumigitan staton. Agordoj konserviĝas por ĉiu panelo sendepende. finiĝas per .minimized
Flanka strio Alklakante la pinglo-ikonon en la ĉapo de la panelo vi faros flosantan fenestron. Por pingli ĉiun panelon reen al sia loko vi devas fermi ĉi tiun fenestron. Agordoj konserviĝas por ĉiu panelo sendepende. finiĝas per .docked
Flanka strio,
tuta JOSM-fenestro
Pozicio kaj grandeco de la ŝprucfenestroj. Pozicio de ĉiu panelo (kiam malpinglita) finiĝas per .geometry
Plenekrana vido Uzu F11 por eniri kaj forlasi plenekranan vidon draw.fullscreen
Ĉefa menuo,
ilobreto, statobreto, flanka ilobreto
Estos ĉiam videbla, krom se vi malaktivigas ĝin en altnivelaj agordoj. Agordu unu el la 4 ŝlosiloj (menu.always-visible ekzemple) al false por kaŝi ĝin post ĉiu Tab premo

Vi povas uzi dekstran musklakon sur elementoj por elekti "Ne kaŝi ĉi tiun ilobreton kaj menuon". Tamen, estas speciala kazo pri "Ĉefa menuo" kaj "ilobreto".
finiĝas per .always-visible
Simpla uzo:
Flanka strio

Altnivela uzo (legu la supran vicon pri ".always-visible" ŝlosiloj):
Ĉefa ilobreto+Ĉefa menuo
Redakta ilobreto
Statobreto
Uzu Tab por kaŝi/malkaŝi ilin.

Defaŭlta agordo

speciala kazo pri "Ne kaŝi menuon KAJ ilobreton"

Eblas "Ne kaŝi" nur ĉefan menuon aŭ nur ilobreton uzante altnivelajn ŝlosilojn. Ĝi neeblas per JOSM-interfaco-agordoj.

Ĉi tiu demonstro montras, ke "Ne kaŝi menuon KAJ ilobreton" utiligas DU ŝlosilojn, ne unu. Sed vi ankoraŭ povas agordi valorojn individue en altnivelaj agordoj:

Minimumisma aspekto

NOTO: malpinglitaj paneloj povas esti montritaj ĉe dua/tria monitoro. NOTO: fontmaterialoj (fotoj, videoj, notoj ktp) povas esti montritaj ĉe dua/tria monitoro.

  1. agordu menu.always-visible, sidetoolbar.always-visible, statusbar.always-visible, toolbar.always-visible al false
  2. agordu propertiesdialog.docked, selectionlist.docked al false
  3. ĝustigu aranĝon, premu Tab

Uzado de stilo anstataŭ etikedaj fenestroj

Dum kelkaj stiloj estas malagrablaj uzi ĉiutage, ili povas faciligi enigon de datumoj pli rapide. Speciale se vi enigas ĉiujn datumojn etikedo post etikedo (etikedo ŝanĝiĝas nur 4-10 fojojn), ne ĉiujn etikedojn por ĉiu objekto (etikedo ŝanĝiĝas milojn da fojoj).

Objekta duplikado kaj kopiado de etikedoj uzatas pli ofte ol etikeda redaktado.

buildingheights.css estis uzata por emfazi konstruaĵojn en 4 pseŭdo-klasojn dum San Francisco Building Height Import.

Vidu ankaŭ


Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 7 months ago Last modified on 2025-03-08T21:57:57+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.