wiki:Eo:Help/Dialog/LayerList

Tavola Listo-Panelo

source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist.svg Klavara kombinaĵo: Shift+Alt+L - unu el la JOSM-paneloj

La Tavola Panelo listigas ĉiujn ŝarĝitajn tavolojn, kontrolas ilian videblecon kaj permesas aktivigi unu tavolon por redakti mapan enhavon.

Tavolspecoj

Tavoloj de unu speco povas ekzisti plurfoje en JOSM-sesio, krom la validatora kaj la nota tavoloj. Kromprogramoj (ekz. Mapillary) povas aldoni aliajn tavolspecojn.

Tavolaj Butonoj

Ĉiu tavolo havas kelkajn butonojn aŭ klakeblajn areojn en sia linio en la tavollisto:

Ikono Priskribo
source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist/active.svg Aktivigu ĉi tiun tavolon
source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist/scale.svg Alĝustigu/malĝustigu la mapan zomon al la denaska rezolucio de ĉi tiu fona bildo
source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist/offset.svg Restarigu la bildan delokigon
source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist/eye.svg Kaŝu/malkaŝu la tavolon

Panelaj Butonoj

La Tavola Listo havas kvin butonojn ĉe sia malsupro kiuj operacias sur la markitaj tavoloj:

Movu Supren

source:trunk/resources/images/dialogs/up.svg Supren movas la elektitajn tavolojn unu linion supren en la tavolstako.

Ĉi tio estas grava kiam eroj en unu tavolo kovras tiujn en subaj tavoloj. Vi povas reordigi tavolojn ankaŭ per treno kaj faligo.

Movu Suben

source:trunk/resources/images/dialogs/down.svg Suben movas la markitajn tavolojn unu linion suben en la tavolstako.

Aktivigu Tavolon

source:trunk/resources/images/dialogs/activate.svg Aktivigu aktivigas la markitan tavolon.

Eblas redakti mapdatumojn nur en aktiva Datuma tavolo. Ĉiu el la tavoloj povas esti aktivigita per individua klavara kombinaĵo: Shift+A sekvata de [1–0A-Z] - kie 1 estas la supra tavolo; nombrado malsupren al 9, poste 0 kiu aktivigas 10, poste A-Z. Premu Shift+A nur kaj atendu sekundon. JOSM montros liston kun ĉiuj tavoloj kaj iliaj kombinaĵoj en ĉi tiu formato.

Videbleco

source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist/visibility.svg Unufoje klakita, ĝi ofertas:

  • Markobutonon por montri/kaŝi tavolon, t.e. ŝaltas videblecon de markitaj tavoloj aŭ malŝaltas ĝin. La tavoloj restas neŝanĝitaj kiam kaŝitaj, sed ilia enhavo ne estas montrita. Vi povas ankaŭ uzi klavarajn kombinaĵojn por montri/kaŝi tavolon, vidu klavarajn kombinaĵojn sube.
  • Glitilon por agordi la source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist/transparency.svg Travideblecon de markitaj tavoloj.
  • Glitilon por agordi la source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist/colorfulness.svg Kolorplenon de markitaj tavoloj.
  • Glitilon por agordi la source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist/gamma.svg Gamon de markitaj tavoloj.
  • Glitilon por agordi la source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist/sharpness.svg Akrecon de markitaj tavoloj. Kolorpleno, Gamo kaj Akreco estas haveblaj nur por fonaj tavoloj.

Por GPX tavoloj vi povas elekti unu el 7 defaŭltaj koloroj. (Aliaj koloroj estas haveblaj per Agordi Koloron en la GPX-tavola kunteksta menuo).

Noto: Por faciligi uzon vi povas uzi musan rulumadon por movi glitilon dum la montrilo estas metita ĉe la glitilo – ne necesas klaki-treni-malŝalti la glitilon.

Klavaraj Kombinaĵoj

Jenaj klavaroj estas uzataj por kontroli videblecon de tavoloj nombritaj de supre aŭ malsupre:

  • Shift+S sekvata de [1–0A-Z] - kie 1 estas la supra tavolo; nombrado malsupren al 9, poste 0 kiu ŝaltas 10, poste A-Z, S havas specialan signifon ĉar ĝi ripetas la lastan ŝaltitan tavolon. Premu Shift+S nur kaj atendu sekundon. JOSM montros liston kun ĉiuj tavoloj kaj iliaj kombinaĵoj en ĉi tiu formato.
  • Alt+[1–0] - kie 1 estas la malsupra tavolo; nombrado supren al 9 kaj poste 0 kiu ŝaltas tavolon 10. (Uzu nur la numerojn super la literoj en via klavaro, ne la numerojn en la numerklavaro.) La tavolnombroj en ĉi tiu formato estas montrataj defaŭlte en la tavollisto.

Forigu Tavolon

source:trunk/resources/images/dialogs/delete.svg Forigu permanente forigas la markitajn tavolojn. Ĉiuj nekonservitaj ŝanĝoj estos forĵetitaj!

Se vi provas forigi OSM-datuman tavolon aŭ Notan tavolon kiu enhavas ŝanĝojn, JOSM malfermos la Nekonservitajn Ŝanĝojn dialogon, demandante ĉu alŝuti kaj/aŭ konservi ĉi tiujn ŝanĝojn.

Individuaj Butonoj

Povas esti pliaj butonoj depende de la ŝarĝitaj kromprogramoj, ekz. source:osm/applications/editors/josm/plugins/rasterfilters/images/josm_filters_48.png RasterFilters kromprogramo.


Reen al Fenestra menuo
Reen al Flanka Strieto
Reen al Ĉefa menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 8 weeks ago Last modified on 2025-03-02T13:10:24+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.