wiki:Eo:Help/Menu/OSMLayer

Kunteksta Menuo > OSM-Datumtavolo

Datumtavolo enhavas mapdatumobjektojn elŝutitajn de OpenStreetMap aŭ kreitajn kaj redaktitajn de uzantoj, kutime celante alŝuti ilin reen al OSM. Specialaj tavolstaturoj povas bloki ĉi tion.

Kunteksta menuo

OSM-datumtavoloj havas la jenan kuntekstan menuon:

Ikono Nomo Fulmoklavo
source:trunk/resources/images/dialogs/activate.svg Aktivigi Shift+A[0–9]
source:trunk/resources/images/dialogs/showhide.svg Montri/Kaŝi Shift+S[0–9]
source:trunk/resources/images/dialogs/autoscale/layer.svg Zomi al tavolo
source:trunk/resources/images/dialogs/delete.svg Forigi
source:trunk/resources/images/dialogs/mergedown.svg Kunfandi
source:trunk/resources/images/dialogs/duplicatelayer.svg Duobligi
source:trunk/resources/images/save.svg Konservi
source:trunk/resources/images/save_as.svg Konservi kiel ...
source:trunk/resources/images/exportgpx.svg Eksporti al GPX ... (nur en eksperta reĝimo)
source:trunk/resources/images/converttogpx.svg Konverti al GPX-tavolo (nur en eksperta reĝimo)
source:trunk/resources/images/dialogs/edit.svg Alinomigi Tavolon
source:trunk/resources/images/no_upload.svg Malinstigi alŝuton (nur en eksperta reĝimo)
Datumkonsekvenca testo
source:trunk/resources/images/info.svg Informo

Tavolstaturo

Defaŭlte ĉiuj agoj estas eblaj kun la OSM-datumoj en tavolo. Sed la tri ŝaltiloj Alŝuto, Elŝuto kaj Ŝlosita povas ŝanĝi ĉi tion:

Ŝaltilo Alŝuto Elŝuto Ŝlosita Konduto
ŝlosilnomo  upload download locked
source:trunk/resources/images/layer/osmdata_small.svg Defaŭlta Neniu speciala konduto.
Alŝuto malinstigita false Avertaĵo antaŭ la alŝuto aperas.
Alŝuto blokita never Alŝuto ne eblas, la alŝuta butono estas grizigita.
Elŝuto blokita never La elŝutitaj datumoj iras en alian tavolon, kiu ne blokas elŝutojn se disponebla. Alie nova tavolo estas kreita.
Alŝuto kaj elŝuto blokitaj never never La kombino de la du staturoj supre.
source:trunk/resources/images/lock.svg Ŝlosita   true Ĉi tio inkluzivas download=never kaj upload=never kaj krome blokas ĉian redaktadon de la datumoj.

La ŝaltilo Alŝuto povas esti ŝaltita al false per Malinstigi alŝuton en la kunteksta menuo menciita supre. Por ĉiuj aliaj staturoj la ŝaltiloj devas esti redaktitaj en la .osm-dosiero per teksta redaktilo. La ŝaltiloj estas nedevigaj partoj de la osm-ŝlosilo en la dua linio.

# Defaŭlta:
<osm version='0.6' generator='JOSM'>

# Alŝuto malinstigita: 
<osm version='0.6' generator='JOSM' upload='false'>

# Alŝuto blokita:
<osm version='0.6' generator='JOSM' upload='never'>

# Elŝuto blokita:
<osm version='0.6' generator='JOSM' download='never'>

# Alŝuto kaj elŝuto blokitaj:
<osm version='0.6' generator='JOSM' upload='never' download='never'>

# Ŝlosita: 
<osm version='0.6' generator='JOSM' locked='true'>

Reen al Tavolpanelo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 7 weeks ago Last modified on 2025-03-08T14:42:32+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.