wiki:Eo:Help/Action/WikimediaCommonsLoader

Dosiero > Ŝargi bildojn el Wikimedia Commons

source:trunk/resources/images/wikimedia_commons.svg Klavara mallongigo: neniu

Elŝutas bildojn el Wikimedia Commons, deponejo de malferme licencitaj bildoj, kaj prezentas ilin kiel tavolon por referenco dum mapado. Ĉi tio prenas bildojn bazitajn sur la geolokaj datumoj en la Wikimedia Commons-datumbazo, kaj nur prenas tiujn bildojn, kiuj troviĝas ene de la nuna JOSM-vido. Noto: Vi povas foliumi la geolokajn bildajn datumojn kiel retan mapon ĉi tie

La geoloke bilda tavolo kondutas tre simile al tio kreita per ŝargado de viaj propraj lokaj fotaĵoj. Malgrandaj kameraaj ikonoj aperas sur la ĉefa mapvido, kaj flankopaĝa panelo permesas al vi inspekti kaj zomi la elektitan foton. Vidu Geotagitaj Bildoj-panelo


Reen al Dosiera Menuo
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 8 weeks ago Last modified on 2025-03-06T17:11:15+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.