Ĉi tiu paĝo estas malaktuala. La butonoj en la panelo ŝanĝiĝis.
Lingvoj:
- English
- Esperanto
- føroyskt
- norsk bokmål
- Nederlands
- русский
Kromaĵo » Vikipedio
Kromaĵo por subteni etikedadon de objektoj kun
wikipedia=*
kaj wikidata=*
(por la WIWOSM projekto, inter aliaj).
Trajtoj
- Troviĝas en Flankobreto dekstre (aktivigu ĝin per menuo Fenestroj » Vikipedio)
- Akiri Vikipedio/Vikidatumojn …
Koordinatoj: proksimaj (rilate al la nuna vido, uzante geolokitajn artikolojn)
Vikidatumoj: proksimaj Vikidatumaj eroj (rilate al la nuna vido)
Kategorio: laŭ kategorio
Tondujo: el tondujo (apartigita per novlinio)
- Duobla klako sur ero por serĉi objekton kun artikolnomo (kaj centra koordinato)
Aldoni Etikedon: aldonas wikipedia-etikedon konforman al la elektita artikolo al la elektitaj OSM-objektoj
- Dekstra klako sur ero
Malfermi Artikolon: malfermas elektitan eron en retumilo
Zomi al elekto
Lingvo: agordas Vikipedian lingvon (vidu Agordo sube)
- Akiri Vikipedio/Vikidatumojn …
- Troviĝas en redakta menuo
Kopii ... ŝablonon: kopias la konforman ŝablonon al la sistema tondujo, instanciita kun la koordinatoj de la unua elektita nodo (vidu Agordo sube kiel aldoni propran ŝablonon)
- Troviĝas en datuma menuo
Akiri Vikidatumajn ID-ojn: por la elektitaj objektoj, serĉas la Vikidatumajn ID-ojn bazitajn sur la Vikipedio-etikedo
Serĉi Vikidatumajn erojn: montras dialogon por pridemandi Vikidatumajn erojn (en la lingvo agordita en Agordo)
- Troviĝas en Elŝuta dialogo
Elŝuti de Sophox API langeto
- Malkaŝas Vikidatumajn ID-ojn en la etikedoj-panelo
Gvidilo: etikedi ĉiujn artikolojn de Vikipedio-kategorio
- Familiarizu vin kun WIWOSM
- Instalu la vikipedia-kromaĵon (vidu Kromaĵoj por detaloj)
- Montru Vikipedio-panelon (menuo Fenestroj » Vikipedio)
- Agordu/kontrolu Vikipedian lingvon: en Vikipedio-panelo klaku
- Klaku
Kategorio, enigu Vikipedio-kategorion por elŝuti la nomojn de ĝiaj artikoloj
- Uzu Elŝuti de Overpass API por elŝuti interesajn OSM-datumojn
- Inspektu la listerojn de la Vikipedio-panelo
indikas, ke la WIWOSM-servilo jam liveras iujn objektojn (tamen, vi povus etikedi pliajn objektojn)
indikas, ke la nuna datumaro (sed ne la WIWOSM-servilo) ligas iujn objektojn al ĉi tiu artikolo
indikas, ke neniu ligo al ĉi tiu artikolo ekzistas en la WIWOSM-servilo nek en la nuna datumaro.
- Duobla klako sur listero en la Vikipedio-panelo faras JOSM-serĉon uzante la montritan artikolnomon (ekskludante partojn en krampoj)
- Klakante sur
Aldoni Etikedon aldonas konforman
wikipedia=[lang]:[article]
-etikedon al la elektitaj objektoj
Agordo
- Vikipedio lingvo: en panelo dekstre klaku
- Kopii ŝablonojn (por redakta menuo)
- Progresintaj preferoj (nur en sperta reĝimo)
- Navigu al
wikipedia.copytemplates
ero, duobla klako - Aldonu eron uzante
- Enigu ŝlosilojn
name
(nomo uzata en menuo),id
(unika identigilo por ilaro),pattern
(ĉeno kun{lat}
kaj{lon}
kiel lokokupiloj) konvene. Ekzemplo:
- Klaku OK dufoje por fermi preferan menuon
- Restartigu JOSM
Reen al Helpo pri Kromaĵoj
Reen al Ĉefa Helpo
Last modified
3 months ago
Last modified on 2025-03-08T20:26:05+01:00
Note:
See TracWiki
for help on using the wiki.