wiki:Eo:Help/Action/DownloadParentWaysAndRelation

Dosiero > Elŝuti patrovojojn kaj rilatojn

source:trunk/resources/images/download.svg Klavara mallongigo: Ctrl+Alt+D

Unu nodo povas esti parto de unu vojo. La vojo tiam nomiĝas patrovojo de la nodo. Unu rilato referencas al nodoj, vojoj kaj aliaj rilatoj, kaj el la vidpunkto de ĉi tiuj infanobjektoj la rilato nomiĝas patrorilato.

Ĉi tiu ago elŝutas patrovojojn kaj patrorilatojn por la nune elektitaj objektoj. Novaj objektoj ne havas patroobjektojn kiuj povus esti elŝutitaj de la servilo. Ili do estas preterlasitaj se ili estas parto de la nuna elekto.

Elŝuti patrovojojn aŭ rilatojn de objektoj

  1. Elektu la objektojn
  2. Klaku sur la Ĉefmenuo Dosiero -> source:trunk/resources/images/download.svg Elŝuti patrovojojn kaj rilatojn
  3. La patrovojoj kaj rilatoj estas elŝutitaj en la nuna datumtavolo

Elŝuti patrorilatojn en la rilata redaktilo

Vi ankaŭ povas elŝuti patrorilatojn de rilato en la Patrorilata langeto de la Rilata Redaktilo.

Vidu ankaŭ


Reen al Dosiera Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 3 months ago Last modified on 2025-03-03T06:35:55+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.