wiki:Eo:Help/Action/OpenLocation

Dosiero > Malfermi Lokon

source:trunk/resources/images/openlocation.svg Klavara kombinaĵo: Ctrl+L

Malfermi URL-on.

Ĉi tiu ago interpretas diversajn URL-ojn por elŝuti plurajn tipojn de OSM kaj JOSM datumojn.

Ĝi ankaŭ traktas URL-ojn, kiuj estas faligitaj per muso aŭ algluitaj per tondujo en la Mapvido. Ĉi tio okazas per silenta reuzo de la nuna stato de la markobutonoj en la dialogo.

La markobutono Elŝuti kiel novan tavolon kontrolas ĉu la datumoj estas ŝarĝitaj en nova tavolo.

Defaŭlte la mapvido moviĝas al la elŝutitaj datumoj. Kiam vi malmarkas Zomi al elŝutitaj datumoj, neniu moviĝo estas farita en sperta reĝimo.

Noto: source:trunk/resources/images/paste.svg Algluado de la URL kun aktiva datumtavolo preterpasas la dialogon dum uzado de la antaŭe agorditaj opcioj.

Datumfontoj

Se la URL kongruas kun pluraj datumfontoj, sekvos fenestro por elekti la tipon de datumoj por elŝuti.

Ekzemploj de datumfontoj estas listigitaj sube.

OSM datumoj

Nuna versio de objektoj

La OSM-serviloj estas la ĉefaj datumfontoj, kiujn vi povas uzi ĉi tie. Ekzemple, se vi konas la objektan identigilon de nodo, vojo, aŭ rilato, vi povas ŝarĝi la respektivan objekton per unu el la jenaj URL-oj (anstataŭigu 123456789 per la objekta identigilo).

Ekzemplo de API-URL: https://api.openstreetmap.org/api/0.6/way/123456789
Ekzemplo de URL de la glitmapo: https://www.openstreetmap.org/node/123456789

Malnova versio de objektoj

Vi ankaŭ povas ŝarĝi malnovajn versiojn de objekto (anstataŭigu 123 per la versia numero) Ekzemplo de API-URL: https://api.openstreetmap.org/api/0.6/relation/<rilata id>/123

Ŝanĝaro

Por ĉiuj objektoj apartenantaj al ŝanĝaro, la URL estas https://www.openstreetmap.org/changeset/123456 (anstataŭigu 123456 per la ŝanĝara identigilo)

Areo

Por ĉiuj objektoj en areo, la URL estas https://www.openstreetmap.org/#map=18/46.20140/4.27022

Aliaj serviloj

Krom la ĉefa OSM-servilo listigita supre, aliaj serviloj ankaŭ estas haveblaj, ekz.:

geo: URI-oj/URL-oj

La geografia URL-formato povas esti uzata por elŝuti OSM-datumojn en malgranda areo ĉirkaŭ la donita loko, ekz. geo:37.786971,-122.399677

Notoj

  • Se la URL enhavas /note/123456, vi povas elekti ĉu vi ankaŭ volas elŝuti la Noton kun la donita identigilo.
  • Se la URL enhavas &layers=N, vi povas elekti ĉu vi ankaŭ volas elŝuti la Notojn en la donita areo.

GPS

  • URL-oj finiĝantaj per .gpx
  • OSM-uzantaj spuroj en la formato ​https://www.openstreetmap.org/user/foo/traces/2277313
  • OSM-uzantaj spuroj en la formato https://www.openstreetmap.org/edit?gpx=2277313
  • OSM-uzantaj spuroj en la formato https://www.openstreetmap.org/edit?gpx=2277313#map=14/-20.7321/-40.5328 (kiuj ankaŭ troveblas ĉe la OSM-uzantaj spuroj paĝo)

La plena listo de subtenataj datumfontoj kaj URL-ŝablonoj estas montrita kiam nevalida URL estis enigita.

Vidu ankaŭ


Reen al Dosiero-menuo
Reen al Ĉefa helpo

Last modified 4 months ago Last modified on 2025-03-04T21:55:00+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.