Migrado de iD al JOSM
Kio estas malsama
JOSM uzas dekstran musbutonon por movi mapon'
En JOSM, vi movas la mapon per dekstra musbutono. Tio estas malsama ol en osm.org kaj plejparto de aliaj redaktiloj.
Vi devas elŝuti OSM-datumojn mane
Necesas unue akiri datumojn: Introduction#Downloading.
Ekzistas kromprogramo "continuosDownload", sed vi devas almenaŭ unufoje elŝuti areon (kaj tiam "continuosDownload" aŭtomate alportos datumojn por vi).
Por eviti "ŝargajn" progresstriojn, konsultu la preferojn aŭ simple agordu Advanced preferences plugin.continuos_download.quiet_download al vera.
Bildaro ne estos aktivigita aŭtomate
En JOSM estas nigra fono defaŭlte. Ĝi restos tia ĝis vi aldonos bildaran tavolon.
Se vi dependas de bildaro, ne de GPX-datumoj aŭ antaŭaj OSM-datumoj, vi devas elekti almenaŭ unu bildaron: "Aktivigu aeran bildaron" en Enkonduko.
Serĉado en antaŭagordoj
Teksta serĉo alirebla per F3 klavo, Serĉu antaŭagordojn. "Antaŭagordoj" en Enkonduko.
Kompleta antaŭagorda vido
Antaŭagordoj estas ĉiam kunfalditaj, vi devas klaki ilin ĉiufoje, tio estis klarigita en Enkonduko.
Etikedoj/Membrecoj-panelo estas malpli sugesta ol kampoj en iD
Etikedoj/Membrecoj-panelo
11 "kampoj" de iD + name=* etikedo ĉiam sugestiĝas kiam objekto estas elektita:
JOSM montros nur relevantajn antaŭagordojn por ĉefaj etikedoj:
Kiel alternativo:
Vi devas legi OSM-vikion por serĉi etikedajn difinojn
JOSM ne montras tradukitajn difinojn de vikio, do vi devas scii etikedojn kaj iliajn difinojn.
Vi povas malfermi paĝon de la etikedo:
- elektu etikedon (en Etikedoj/Membrecoj-panelo) tiam premu
F1
- ligilo "Pli da informoj pri ĉi tiu trajto" montriĝas en ĉiu antaŭagordo, sed vi devas unue malfermi la respektivan antaŭagordon. NOTO: vi ne povas serĉi etikedojn de malgranda etikedo de antaŭagordo(j) (ekz. lit=* difino de aŭtovoja antaŭagordo estas nealirebla, sed premante
F1 ĉe lit=* etikedo en Etikedoj/Membrecoj-panelo ankoraŭ kondukos vin al respektiva vikipaĝo)
Defaŭlte, JOSM havas limigitan subtenon por turnorestrektoj
Vi povas instali turnrestrictions kiu riparas la situacion. Sed kelkaj JOSM-uzantoj ankoraŭ konsideras la iD-ilojn kiel pli ergonomiajn kaj intuiciajn.
En JOSM, vi povas modifi multajn objektojn samtempe
- En iD, vi ne povas agordi etikedojn al 1000 neetikeditaj nodoj eĉ post kiam vi elektis ilin. Serĉado en antaŭagordoj kaj "tage" menuo malaperos. En JOSM, vi povas apliki antaŭagordojn kaj etikedojn je ajna sekundo.
- iD ankaŭ malhelpos vin redakti unuopan etikedon de multaj objektoj samtempe pro ĝia "simpla UI". Vi povas aldoni/korekti/ĝisdatigi etikedojn al 10 aŭ 1000 objektoj samtempe post kiam vi elektis ilin (uzante unu el multaj iloj).
- Vi povas anstataŭigi kaj korekti geometrion de multaj objektoj samtempe (ekzistas
Q ilo, sed vi devus serĉi geometriajn anstataŭigilojn en kromprogramoj).
- En iD, vi devas apliki ĉiujn geometriajn ilojn unuope (en plejmultaj kazoj). En JOSM, ofte vi povas apliki ununuran geometrian ilon al multaj objektoj.
JOSM estas ankaŭ senkonekta redaktilo
En la plej simpla kazo, eblas Ctrl+O Malfermi dosieron kaj Ctrl+S Konservi dosieron kun provizoraj redaktoj. Sed ekzistas multaj pliaj iloj.
Vi povas malfari "forigitajn" objektojn kaj (parte) malfari ŝanĝarojn
Jes, JOSM havas multajn pliajn trajtojn ĝenerale, sed ĉi tiuj du estas neeviteblaj por korekti erarajn ŝanĝarojn.
Fona travidebleco
Vi povas agordi opakecon por ĉiu bildara tavolo uzante "Videbleco"-butonon.
Aera bildaro
Lokiga supermeto
Nomita "Lokiga Supermeto (en)" en JOSM. Povas esti Instalita kiel ajna fono.
OpenStreetMap-spuroj
Povas esti elŝutita uzante
de OSM Klavara mallongigo: Ctrl+Shift+↓
Miniatura mapo
miniatura mapo estas panelo en JOSM.
Riparu alĝustigon
La plej simpla alternativo estas uzi Help/Action/ImageryAdjust aŭ instali dediĉitan kromprogramon por bildaraj dekliniĝoj.
Mapillary-bildoj kaj trafiksignoj
Bildoj povas esti alirataj per Mapillary-kromprogramo. (TODO: klarigi kaj aldoni ligilon ĉi tie)
Loka GPX-dosiero
Povas esti malfermita:
- uzante "Dosiero > Malfermi" (GPX-dosiero aŭ ĝia arkivita versio)
- simple trenu kaj faligu GPX-dosieron super rulanta JOSM
Plenigu areojn
- Plena plenigo: uzu
Klavara mallongigo: Ctrl+W por ŝalti inter dratkadra kaj mapfarbo-modoj
- Parta plenigo: aktivigita defaŭlte.
- Neniu plenigo (Dratkadro): uzu
Klavara mallongigo: Ctrl+W por ŝalti inter dratkadra kaj mapfarbo-modoj
Mapaj trajtoj
Ne ekzistas rekta analogaĵo, sed funkcieco povus esti imitita uzante Filtro-panelo
Klavara mallongigo: Alt+Shift+F
Rilata parto de iD-fontkodo. TODO: krei agordon por pli simpla reuzo.
Mallongigoj
Bedaŭrinde, JOSM-mallongigoj estas malsamaj de iD. Jen kelkaj detaloj:
| Temo aŭ iD-funkcio aŭ mallongigo | Aktivigo | komento | JOSM-materialo
|
| 2, "aldoni linion" | malsama | ekzakta analogaĵo | A Desegni
|
| 3, "aldoni areon" | malsama | similaj iloj | A Desegni (en plejmultaj kazoj, desegni fermitan vojon) aŭ Ctrl+B Krei multangulon el multaj vojoj
|
| A, daŭrigi desegnadon de linio ĉe la elektita nodo | sama | ekzakta analogaĵo | A Norma moduso
|
| C, kombinas elektitajn objektojn (du nodoj) | malsama | ekzakta analogaĵo | Kunfandi Nodojn M
|
| C, kombinas elektitajn objektojn (unu nodo kaj linio) | | | Neniu analogaĵo: etikedoj de nodo estos aldonitaj uzante ";" se ekzistas distriktoj)
|
| C, kombinas elektitajn objektojn (du linioj kun komuna nodo) | sama | ekzakta analogaĵo | Kombini Vojojn C
|
| C, kombinas elektitajn objektojn, aliaj kazoj | malsama | similaj iloj | Ctrl+B Krei multangulon
|
| D, malkunigas la asociitajn liniojn | malsama | similaj iloj | G Malglui vojojn, ekzistas ilo por rilatoj
|
| Ctrl+V, alglui antaŭe kopiitan objekton | sama | ekzakta analogaĵo | Ctrl+V Alglui el bufro
|
| M, movi objektojn | malsama | ekzakta analogaĵo | Shift+←, Shift+↑, Shift+→, Shift+↓ aŭ simple uzante muson treni
|
| R, rotacii objekton | malsama | ekzakta analogaĵo | Shift+Ctrl+ musmovado por rotacii objektojn
|
| Ctrl+Z | sama | ekzakta analogaĵo | Ctrl+Z Malfari
|
| Ctrl+Y | sama | ekzakta analogaĵo | Ctrl+Y Refari
|
| Ctrl+S | malsama | ekzakta analogaĵo | Ctrl+Shift+↑ Alŝuti al ĉefa servilo
|
| X, dividi linion | malsama | similaj iloj | P Dividi Vojojn estas pli restrikta, postulas pli da agoj
|
| Ctrl+Delete aŭ Ctrl+Backspace | malsama | ekzakta analogaĵo | Delete Forigi
|
| Shift+Desegni buklon ĉirkaŭ objektoj | malsama | ekzakta analogaĵo | Simple desegni buklon uzante muson: lazo-ilo
|
| Escape ĉesi desegnadon de linio aŭ areo | sama | ekzakta analogaĵo | Escape ankaŭ malelekti ĉiujn elektitajn elementojn
|
←, ↑, →, ↓ movi mapon | malsama | similaj iloj | Ctrl+←, Ctrl+↑, Ctrl+→, Ctrl+↓ movi vidkampon
|
movi unu ekranon samtempe: Ctrl+←, Ctrl+↑, Ctrl+→, Ctrl+↓ aŭ Shift+←, Shift+↑, Shift+→, Shift+↓ | | |
|
Rilatoj
Iloj por redakti rilatojn
Multangulaj rilatoj
Iun tagon vi renkontos multangulojn. Bonvolu ne timi ĉi tiun grandan paĝon, ekzistas iom malnova gvidilo (ignoru etikedojn) kun decaj ilustraĵoj.
URL-parametroj =
https://github.com/openstreetmap/iD/blob/master/API.md#url-parameters
Ekskluzive de aliaj regulaj JOSM-iloj: