wiki:Eo:Help/Action/CreateMultipolygon

Iloj > Krei Multpoligonon

source:trunk/resources/images/multipoly_create.svg Klavara kombinaĵo: Ctrl+B

Ĉi tiu ilo rapide kreas source:trunk/resources/images/data/multipolygon.svg multpoligonon, unu el la plej oftaj source:trunk/resources/images/data/relation.svg rilatoj.

Selektitaj source:trunk/resources/images/data/way.svg vojoj estos membroj de la multpoligono kun taŭgaj roloj, outerinner, kaj plejparto de la etikedoj komune estas movitaj de la outer vojoj al la multpoligono.

Ekzemploj

Multpoligono kun unu ekstera ringo kaj unu interna ringo

  1. Elektu rilatan membron kiu formus:
    1. eksteran ringon (vojoj) - en ĉi tiu demo ni uzos Elektu > Ne-branĉiĝantaj vojo-sekvencoj por rapidigi la procezon.
    2. internan ringon
  2. post kiam ĉiuj membroj estas selektitaj, aktivigu la ilon
  3. enigu detalojn uzante antaŭagordojn, Etikedoj/Membreco DialogoRilata redaktilo
  4. Ĉi tiu ilo kreas nur validajn multpoligonojn, sed vi povas laŭvole kontroli ke la nova multpoligono enhavas neniujn erarojn uzante validigilon, ĉar povas esti eraroj post homa interveno.

Nova rilato kun unu etikedo type=multipolygon estos kreita. Vi povas aldoni pliajn detalojn, uzante etikedojn kiel natural=water por akvaj objektoj kaj tiel plu.

gifify -o 3seg_outer_1seg_inner.gif 3seg_outer_1seg_inner.mp4

Sciigoj

Se la selekto ne taŭgas, sekvaj sciigaj mesaĝoj estos prezentitaj, se:

  • la selektitaj vojoj ne formas kompletan ringon:
    Multpoligono ne estas fermita
  • la selektitaj vojoj interkovras:
    Intersekco inter multpoligonaj vojoj

Progresintaj Preferoj

Ĉi tiuj preferoj permesas ŝanĝi la konduton de la ago.

Propraĵo Defaŭlto Priskribo
multipoly.alltags false ebligi/malebligi movi ĉiujn ŝlosilojn de outer vojoj kiuj ne havas plurajn eksplicitajn valorojn. Liniaj etikedoj estas ankoraŭ respektataj.
multipoly.lineartagstokeep [barrier,fence_type,source] Listo de ŝlosiloj kiuj ne estas movitaj al la rilato
multipoly.movetags true ebligi/malebligi la movadon de etikedoj tute
multipoly.show-relation-editor false ebligi/malebligi la malfermon de la rilata redaktila dialogo post krei/modifi la multpoligonon. La rilato ĉiam estas kreita/modifita kaj ĉi tio estas nur ŝparvojo por malfermi la rilatan redaktilon kaj identa al "Redakti Rilaton" invoko de paneloj, vidu #20113.

Vidu ankaŭ


Reen al Iloj Menuo (en)
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 8 weeks ago Last modified on 2025-03-03T18:07:26+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.