Lingvoj:
- English
- Esperanto
- français
- magyar
- 日本語
- norsk bokmål
- Nederlands
- русский
Iloj > Krei Multipoligonon
Klavara ŝparvojo:
Ctrl+B
Ĉi tiu ilo rapide kreas multipoligonon, unu el la plej oftaj
rilatoj.
Elektitaj vojoj estos membroj de la multipoligono kun taŭgaj roloj,
outer
aŭ inner
, kaj plejparto de la etikedoj komune estas movitaj de la outer
vojoj al la multipoligono.
Ekzemploj
Multipoligono kun unu ekstera ringo kaj unu interna ringo
- Elektu rilatajn membrojn kiuj formus:
- eksteran ringon (vojoj) - en ĉi tiu demonstro ni uzos Elekti > Ne-branĉajn vojsekvencojn por rapidigi la procezon.
- internan ringon
- post kiam ĉiuj membroj estas elektitaj, aktivigu la ilon
- enigu detalojn uzante antaŭagordojn, Etikedoj/Membreco Dialogo aŭ Rilata redaktilo
- Ĉi tiu ilo kreas nur validajn multipoligonojn, sed vi povas laŭvole kontroli ke la nova multipoligono enhavas neniujn erarojn uzante validigilon, ĉar povas esti eraroj post homa interveno.
Nova rilato kun unu etikedo type=multipolygon
estus kreita. Vi povas aldoni pliajn detalojn, uzante etikedojn kiel natural=water
por akvaj objektoj kaj tiel plu.
Sciigoj
Se la elekto ne taŭgas, sekvaj sciigmesaĝoj estos prezentitaj, se:
- la elektitaj vojoj ne formas kompletan ringon:
Multipoligono ne estas fermita
- la elektitaj vojoj intersekcas:
Intersekco inter multipoligonaj vojoj
Altnivelaj Preferoj
Ĉi tiuj preferoj permesas ŝanĝi la konduton de la ago.
Propraĵo | Defaŭlto | Priskribo |
---|---|---|
multipoly.alltags | false | ebligi/malebligi movi ĉiujn ŝlosilojn de outer vojoj kiuj ne havas plurajn eksplicitajn valorojn. Liniaj etikedoj estas ankoraŭ respektataj.
|
multipoly.lineartagstokeep | [barrier,fence_type,source] | Listo de ŝlosiloj kiuj ne estas movitaj al la rilato |
multipoly.movetags | true | ebligi/malebligi la movadon de etikedoj tute |
multipoly.show-relation-editor | false | ebligi/malebligi la malfermon de la rilata redaktila dialogo post krei/modifi la multipoligonon. La rilato ĉiam estas kreita/modifita kaj ĉi tio estas nur ŝparvojo por malfermi la rilatan redaktilon kaj identa al "Redakti Rilaton" invoko de paneloj, vidu #20113. |
Vidu ankaŭ
Reen al Iloj Menuo
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo