Malaktuala: ŝanĝoj de biletoj #12438 ankoraŭ ne estas klarigitaj
Lingvoj:
- dansk
- English
- Esperanto
- español
- français
- magyar
- 日本語
- norsk bokmål
- Nederlands
- русский
Aldoni etikedon dialogo
La aldoni etikedon dialogo estas uzata por aldoni etikedojn (ŝlosilojn/valorojn) al unu aŭ pluraj objektoj.
Almenaŭ unu objekto devas esti elektita por malfermi ĝin per:
- duobla klako en la malplena spaco sub la etikedoj en la Etikedoj/Membreco baskula dialogo,
- klako sur la
Aldoni butono en la Etikedoj/Membreco baskula dialogo,
- uzante la klavaran kombinaĵon
Alt+A
.
Dialoguzo
Supre montriĝas la tuta nombro de elektitaj objektoj.
Sube, estas du tekstujoj por enigi la etikedkombinon mane. Aŭtomata kompletigo provos helpi vin (vidu sube). Alternative, vi povas uzi falmenujojn per klako sur la sagoj dekstre aŭ per premado de Supren
aŭ Malsupren
kiam tekstujo estas elektita.
Kiam vi malfermas la dialogon, la tekstujoj estas antaŭplenigitaj kun la unua etikedo kaj la listo de lastatempe aldonitaj etikedoj sube. Se la elektita objekto (aŭ ĉiuj elektitaj objektoj) jam uzas ĉi tiun ŝlosilon, tiam la tekstujoj estas antaŭplenigitaj kun la sekva ero de la listo sube kaj tiel plu.
En la malsupra duono, la lastatempe aldonitaj etikedoj estas listigitaj kun la lasta uzita supre. Defaŭlta nombro de listigitaj objektoj estas kvin, sed ĉi tio povas esti ŝanĝita aŭ eĉ malaktivigita (vidu sube).
- Klako sur unu ero aŭ uzado de la klavaroj
Ctrl+<nombro>
algluos la enhavon en la tekstujojn. - Duobla klako tuj aldonos la etikedon al elektitaj objektoj kaj fermos ĉi tiun dialogon.
- Klako sur
Bone aŭ premado de
Enigu
aldonos la enhavon de la tekstujoj al elektitaj objektoj kaj eliros ĉi tiun dialogon. - Klako sur
Nuligi aŭ premado de
Eskapo
fermos la dialogon sen iaj ŝanĝoj al elektitaj objektoj.
Aldoni plurajn etikedojn
La Shift
-klavo funkcias kiel modifklavo en ĉi tiu dialogo por povi aldoni plurajn etikedojn sinsekve. Ekz. Shift
+ Klako sur ero, Shift+Enigu
kaj Ctrl+Shift+<nombro>
aldonos la taŭgan etikedon rekte sen fermi la dialogon.
Falmenuo kaj Aŭtomata Kompletigo
Aŭtomata kompletigo kaj falmenujoj por ŝlosiloj kaj iliaj respondaj valoroj enhavos:
- ĉiujn etikedojn de ĉiuj ŝargitaj antaŭagordoj.
- ĉiujn etikedojn kiuj estas uzataj en la nune malfermitaj datumtavoloj.
- ĉiujn etikedojn kiuj estas en la listo de lastatempe aldonitaj etikedoj sub la falmenujoj.
Preferoj
Dekstra klako sur la Aldoni etikedon dialogo por aliri la sekvajn preferojn:
- Uzi la anglan lingvon por etikedoj defaŭlte: ?
- Agordi nombron de lastatempe aldonitaj etikedoj: La nombro (ĝis 30) de lastatempe aldonitaj etikedoj. Se agordita al
0
, ĝi malaktivigas ĉi tiun funkcion. La defaŭlta valoro estas5
. - Memori lastajn uzitajn etikedojn post restarto: Se agordita al vera, JOSM memoros la liston de lastatempe aldonitaj etikedoj eĉ post restarto de JOSM.
Reen al Etikedoj/Membreco Baskula Dialogo
Reen al Ĉefa Helpo