Lingvoj:
Iloj > Alĝustigi Nodojn en Cirklo
Klavara ŝparvojo:
O
Movi la elektitajn nodojn en regulan plurlateron.
Almenaŭ kvar nodoj aŭ fermita vojo kun almenaŭ kvar nodoj devas esti elektitaj por la defaŭlta konduto.
Ekzistas ankaŭ iuj specialaj kazoj:
- Kiam unu nodo, parto de vojo, kaj ĉi tiu vojo estas elektitaj, tiam faru regulan plurlateron
- Kiam unu fermita vojo kaj unu aparta nodo estas elektitaj, agordu la centron al la pozicio de tiu nodo.
- Kiam unu plia nodo, parto de la vojo, estas elektita, agordu la radiuson egala al la distanco inter la du elektitaj nodoj.
- Kiam multaj vojoj estas elektitaj kaj ili estas konektitaj por krei ringon, alĝustigu nodojn unue kalkulante mezan centron kaj konservante relativajn angulojn de interkonekto (ekz. de vojoj konektantaj al rondiro) kiam reguligante la radiuson, kaj redistribuu la aliajn nodojn en ĉiu arko.
- Kiam multaj vojoj estas elektitaj kaj ili ne estas konektitaj en ringon, tiam ĉiu el la elektitaj fermitaj vojoj estos cirkligitaj.
Vidu ankaŭ
Krei Cirklo
Alĝustigi Nodojn en Linio
Cirkla Arko (utilsplugin2)
Reen al Iloj Menuo
Reen al Ĉefa Helpo
Last modified
4 months ago
Last modified on 2025-03-06T23:11:20+01:00
Note:
See TracWiki
for help on using the wiki.