wiki:Eo:Help/Action/OrthogonalizeShape

Iloj > Ortanguligi Formon

source:trunk/resources/images/ortho.svg Klavara kombino: Q

Movi nodojn por ke ĉiuj anguloj estu 90 aŭ 180 gradoj.

Kun unu aŭ pli vojoj elektitaj, la formo estos modifita tiel ke ĉiuj anguloj estos 90 aŭ 180 gradoj.

source:trunk/resources/images/misc/error.svg Estu singarda kiam vi uzas ĉi tiun funkcion ekzemple sur konstruaĵoj. Multaj konstruaĵoj fakte ne estas ortangulaj en realo.

Simpla uzkazo

Elektu ĉiun vojon aparte aŭ plurajn vojojn kune kaj premu Q. Ĉi tio ortanguligos ĉiun unuopan vojon aparte. Vojoj kun minimume du nodoj kiuj estas elektitaj kune ankaŭ estos ortanguligitaj kune.

Uzi du nodojn por vicigo

Vi povas elekti du pliajn nodojn. Tiam segmentoj estos vicigitaj laŭ ĉi tiuj nodoj.

https://github.com/mapbox/mapping/wiki/Mapping%20Common%20Features#buildings https://github.com/mapbox/mapping/issues/162

Kompleksaj konstruaĵoj

  • provizore dividu konstruaĵojn per P Dividi Vojon
  • ortanguligu partojn de konstruaĵo kiel kutime
  • rekonektu partojn per C Kunigi Vojon

https://github.com/mapbox/mapping/wiki/Mapping%20Common%20Features#buildings https://github.com/mapbox/mapping/issues/162

Por ortanguligi parton de konstruaĵo sen dividi ĝin, simple elektu la deziratajn nodojn. Notu ke la ordo de elekto de la nodoj gravas ĉi tie, do elekto ekzemple per rektangulo kutime ne funkcios.

Malfari movojn de elektitaj nodoj

Elektu nodojn kiujn vi volas malfari, poste premu Shift+Q kaj la elektitaj nodoj estos remetitaj al sia origina pozicio.

Ortanguligo ne estas Rotacio

Antaŭe (notu malgrandan elstaraĵon, multoble pli malgrandan ol alia parto):

Post Ortanguligo (dimensioj/longo ne estas konservitaj):

Por rotacio vidu Rotacio.


Reen al Menuo Iloj
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 8 weeks ago Last modified on 2025-03-05T21:11:38+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.