[[TranslatedPages(revision=30)]] [[PageOutline(2-10,Enhavtabelo)]] = Iloj > Ortanguligi Formon = [[JOSMImage(ortho,link=,48,margin-right=20)]] ''Klavara kombino:'' **`Q`** **Movi nodojn por ke ĉiuj anguloj estu 90 aŭ 180 gradoj.** Kun unu aŭ pli vojoj elektitaj, la formo estos modifita tiel ke ĉiuj anguloj estos 90 aŭ 180 gradoj. [[JOSMImage(misc/error,24,middle,link=,margin-right=5,margin-bottom=5)]] **Estu singarda kiam vi uzas ĉi tiun funkcion ekzemple sur konstruaĵoj. Multaj konstruaĵoj fakte ne estas ortangulaj en realo.** == Simpla uzkazo == Elektu ĉiun vojon aparte aŭ plurajn vojojn kune kaj premu `Q`. Ĉi tio ortanguligos ĉiun unuopan vojon aparte. Vojoj kun minimume du nodoj kiuj estas elektitaj kune ankaŭ estos ortanguligitaj kune. [[Image(Help/Action/OrthogonalizeShape:q-simple.gif,link=)]] == Uzi du nodojn por vicigo == Vi povas elekti du pliajn nodojn. Tiam segmentoj estos vicigitaj laŭ ĉi tiuj nodoj. [[Image(Help/Action/OrthogonalizeShape:q-align.gif,link=)]] == Kompleksaj konstruaĵoj == * provizore dividu konstruaĵojn per `P` [wikitr:/Help/Action/SplitWay Dividi Vojon] * ortanguligu partojn de konstruaĵo kiel kutime * rekonektu partojn per `C` [wikitr:/Help/Action/CombineWay Kunigi Vojon] [[Image(Help/Action/OrthogonalizeShape:split-q-then-combine.gif,link=)]] Por ortanguligi parton de konstruaĵo sen dividi ĝin, simple elektu la deziratajn nodojn. Notu ke la ordo de elekto de la nodoj gravas ĉi tie, do elekto ekzemple per rektangulo kutime ne funkcios. [[Image(Help/Action/OrthogonalizeShape:q-partial-without-split.gif,link=)]] == Malfari movojn de elektitaj nodoj ==#Undomovesofselectednodes Elektu nodojn kiujn vi volas malfari, poste premu `Shift+Q` kaj la elektitaj nodoj estos remetitaj al sia origina pozicio. [[Image(Help/Action/OrthogonalizeShape:shift-q.gif,link=)]] == Ortanguligo ne estas Rotacio == Antaŭe (notu malgrandan elstaraĵon, multoble pli malgrandan ol alia parto): [[Image(Help/Action/OrthogonalizeShape:Orthogonalization is not Rotation - before - cropped.png,link=)]] Post Ortanguligo ([https://knowledge.autodesk.com/support/autocad/getting-started/caas/CloudHelp/cloudhelp/2016/ENU/AutoCAD-Core/files/GUID-9810D35D-E975-49E2-88EA-51FE4ACC92DB-htm.html dimensioj]/longo ne estas konservitaj): [[Image(Help/Action/OrthogonalizeShape:Orthogonalization is not Rotation - after - cropped.png,link=)]] Por rotacio vidu [wikitr:/Help/Action/Select#Rotate Rotacio]. ---- Reen al [wikitr:/Help/Menu/Tools Menuo Iloj] \\ Reen al [wikitr:/Help/Menu Ĉefa Menuo] \\ Reen al [wikitr:/Help Ĉefa Helpo]