wiki:Eo:Help/Action/PhotoAdjustMapMode

Reĝimo por Ĝustigi Fotojn

source:osm/applications/editors/josm/plugins/photoadjust/images/photoadjust.svg Klavara kombinaĵo: (neniu) — estas unu el la laboraj reĝimoj, provizita de la PhotoAdjust kromprogramo

La reĝimo por ĝustigi fotojn estas por meti bildojn sur la mapon kaj doni al ili geografian referencon, t.e. per geotagigo.

  • Klaku kaj trenu foton jam montritan en la Mapo-Vido por movi ĝin al nova loko.
    Ĉi tio provizore agordas novan georeferencon por la bildo.
  • Tenu Ctrl kaj Alt kaj klaku sur la mapo por meti la bildon aktuale montritan en la Geotagitaj Bildoj fenestro ĉe la pozicio de la musmontrilo (ĝis kromprograma versio 35108, tio estis la Shift klavo).
  • Tenu Ctrl kaj klaku sur la mapo por agordi la direkton de la bildo aktuale montrita en la Geotagitaj Bildoj fenestro.

Reĝimoj de Operacio

La supre priskribita funkcio estas havebla:

  • Por ĉiuj bildoj en la reĝimo por ĝustigi fotojn.
  • Por bildoj sur tavolo de Geotagitaj bildoj nur se tiu tavolo estas aktivigita.
  • Aktiva tavolo havas prioritaton, nur ĝiaj fotoj povas esti ĝustigitaj.

En la reĝimo por ĝustigi fotojn, klako sur bildo povas ŝanĝi la fontan tavolon de la Geotagitaj Bildoj spektilo. La spektilo ne montras kiun fontan tavolon ĝi uzas. Navigado inter bildoj sur pluraj tavoloj povas ŝajni konfuza en ĉi tiu reĝimo. Por ŝanĝi la fontan tavolon rekte, uzu Salti al sekva markilo en la kunteksta menuo de la Geoimage tavolo aŭ Ctrl+Alt+J[0-9].

Aldona

Por apartigi fotojn sen GPS-koordinatoj, uzu source:osm/applications/editors/josm/plugins/photoadjust/images/untaglayer.svg Novan tavolon por netagitaj bildoj sur la Geoimage tavolo enhavanta ilin.

Por rekte redakti la georeferencon de foto en JOSM, uzu Redakti foto-GPS-datumojn (en) en la Redakti menuo.

Por skribi la georeferencon de JOSM al la bildaj dosieroj, uzu source:osm/applications/editors/josm/plugins/photo_geotagging/images/geotagging.svg Skribi koordinatojn al bilda kapo sur la Geoimage tavolo enhavanta ilin.

La ĝustigo de fotoj funkcias plej bone se la source:trunk/resources/images/dialogs/autoscale/selection.svg Centrigi Vidon opcio de la Geotagitaj Bildoj spektilo estas malŝaltita.


Reen al Redaktila Ilobreto
Reen al Reĝima Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 3 months ago Last modified on 2025-03-03T23:10:33+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.