[[TranslatedPages(revision=12)]] = Reĝimo por Ĝustigi Fotojn = [[Image(source:osm/applications/editors/josm/plugins/photoadjust/images/photoadjust.svg,link=,48,middle,margin-right=20)]] ''Klavara kombinaĵo: (neniu)'' — estas unu el la [wikitr:/Help/Menu/Mode#Workingmode laboraj reĝimoj], provizita de la [osmwiki:JOSM/Plugins/PhotoAdjust PhotoAdjust] [wikitr:/Plugins kromprogramo] La reĝimo por ĝustigi fotojn estas por meti bildojn sur la mapon kaj doni al ili geografian referencon, t.e. per geotagigo. * Klaku kaj trenu foton jam montritan en la Mapo-Vido por movi ĝin al nova loko. \\ Ĉi tio provizore agordas novan georeferencon por la bildo. * Tenu **`Ctrl`** kaj **`Alt`** kaj klaku sur la mapo por meti la bildon aktuale montritan en la [wikitr:/Help/Dialog/ImageViewer Geotagitaj Bildoj] fenestro ĉe la pozicio de la musmontrilo (ĝis kromprograma versio 35108, tio estis la **`Shift`** klavo). * Tenu **`Ctrl`** kaj klaku sur la mapo por agordi la direkton de la bildo aktuale montrita en la Geotagitaj Bildoj fenestro. == Reĝimoj de Operacio == La supre priskribita funkcio estas havebla: * Por **ĉiuj** bildoj en la reĝimo por ĝustigi fotojn. * Por bildoj sur tavolo de Geotagitaj bildoj **nur** se tiu tavolo estas [wikitr:/Help/Dialog/LayerList#ActivateLayer aktivigita]. * Aktiva tavolo havas prioritaton, nur ĝiaj fotoj povas esti ĝustigitaj. En la reĝimo por ĝustigi fotojn, klako sur bildo povas ŝanĝi la ''fontan tavolon'' de la Geotagitaj Bildoj spektilo. La spektilo ne montras kiun fontan tavolon ĝi uzas. Navigado inter bildoj sur pluraj tavoloj povas ŝajni konfuza en ĉi tiu reĝimo. Por ŝanĝi la fontan tavolon rekte, uzu [wikitr:/Help/Menu/PhotoLayer#Jumptonextmarker Salti al sekva markilo] en la kunteksta menuo de la Geoimage tavolo aŭ **`Ctrl+Alt+J`⤳`[0-9]`**. == Aldona == Por apartigi fotojn sen GPS-koordinatoj, uzu [[Image(source:osm/applications/editors/josm/plugins/photoadjust/images/untaglayer.svg,top,link=)]] [wikitr:/Help/Menu/PhotoLayer#Newlayeruntagged Novan tavolon por netagitaj bildoj] sur la Geoimage tavolo enhavanta ilin. Por rekte redakti la georeferencon de foto en JOSM, uzu [wikitr:/Help/Action/PhotoPropertyEditor#PropertyEditor Redakti foto-GPS-datumojn] en la [wikitr:/Help/Menu/Edit Redakti] menuo. Por skribi la georeferencon de JOSM al la bildaj dosieroj, uzu [[Image(source:osm/applications/editors/josm/plugins/photo_geotagging/images/geotagging.svg,top,link=)]] [wikitr:/Help/Menu/PhotoLayer Skribi koordinatojn al bilda kapo] sur la Geoimage tavolo enhavanta ilin. La ĝustigo de fotoj funkcias plej bone se la [[JOSMImage(dialogs/autoscale/selection)]] Centrigi Vidon opcio de la Geotagitaj Bildoj spektilo estas malŝaltita. ---- Reen al [wikitr:/Help/EditToolbar Redaktila Ilobreto] \\ Reen al [wikitr:/Help/Menu/Mode Reĝima Menuo] \\ Reen al [wikitr:/Help Ĉefa Helpo]