wiki:Eo:Help/Action/Purge

Redakti > Purigi…

source:trunk/resources/images/purge.svg Fulmoklavo: Ctrl+Shift+P (eksperta reĝimo nur)

La puriga ago purigas vian datuman tavolon per forigo de la elektitaj objektoj el la tavolo. Tamen, kontraste al la source:trunk/resources/images/dialogs/delete.svg foriga ago, ili ne estos forigitaj en la OSM-datumbazo sur la servilo kiam vi alŝutas viajn ŝanĝojn.

Estas kvazaŭ JOSM tute forgesas pri tiuj objektoj, kaj ili neniam estis elŝutitaj.

Avertoj

Dependaj objektoj

Kiam vi purigas nodon de vojo, tiu vojo ne povas ekzisti sen siaj nodoj, do ĝi ankaŭ devas esti purigita. JOSM donos averton en ĉi tiu kazo kaj permesas al vi inspekti la objektojn, kiuj bezonas esti purigitaj krom la originala elekto.

La sama validas, se vi volas purigi novan objekton (id:0), kiu estas membro de rilato. Membroj kun pozitiva id povas esti purigitaj sen afekti la rilaton. Ilia statuso estos nekompleta post purigo.

Se vi ricevas ĉi tiun averton, vi povas sekure daŭrigi, sed memoru, ke pli da objektoj estas purigitaj ol origine elektitaj.

Modifitaj objektoj

Se vi purigas modifitajn objektojn, ĉi tiuj redaktoj estas perditaj. Ĉi tio povas esti intencita, sed vi ricevos averton en ĉi tiu kazo.

Malplenigi la malfari/refari bufron

Ĉi tiu opcio celas liberigi rimedojn (memoron). Sed ne fidu ĝin (ankoraŭ). Se vi mankas memoron, estas ankoraŭ la plej bona opcio source:trunk/resources/images/save.svg konservi la (parte purigitan) tavolon kaj remalfermi ĝin en alia ekzemplo de JOSM.

Vidu ankaŭ


Reen al Redakta Menuo
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 8 weeks ago Last modified on 2025-03-04T00:21:58+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.