Lingvoj:
Programaraj Postuloj
JOSM postulas ĵusajn versiojn de Java 11 aŭ posta rulmedia medio instalita sur via komputilo. Java 21 aŭ posta estas preferinda.
Se vi havas nur malnovan version de Java kaj ne povas ĝisdatigi, estis malnovaj versioj de JOSM haveblaj. Bedaŭrinde, plej multaj el ili ne plu funkcios post la 1-a de junio 2024.
Malnovaj versioj de JOSM, inkluzive de instaliloj por Mac kaj Windows, estas haveblaj en la elŝuta arkivo. Tamen estas forte rekomendite ĉiam uzi la plej novan stabilan version.
Se vi havas nur malnovan version de Java 7 (pli malnovan ol ĝisdatigo 25, publikigita en junio 2013), vi povas ruli version 10526 de JOSM, sed vi povas renkonti la sekvan Java-eraron. Por forigi ĝin, bonvolu plenumi la konformajn ĝisdatigajn agojn.
- #8182: Mac OS: Ne eblas malfermi dosierojn en dosierujoj kun svedaj signoj -> Ĝisdatigu al Java 7 ĝisdatigo 10 aŭ posta (vidu Java-eraro 7193966)
Solvado de Problemoj
- Lanĉado de JOSM en komandlinio eligas
Exception in thread "main" java.lang.UnsupportedClassVersionError: JOSM : Nesubtenata major.minor versio 52.0
→ Certigu, ke vi instalis la Java-version priskribitan supre.
Hardvaraj Postuloj
Ĝi multe dependos de la laborfluo, instalitaj kromprogramoj, aktivaj map-pentostiloj, kvanto de ŝarĝitaj datumoj kaj uzata bildaro.
Sed estas eble uzi JOSM sur komputiloj kun parametroj kiel 512 MB da RAM.