wiki:Eo:Help/Action/MakeAudioMarkerAtPlayHead

Markila Tavolo > Krei Sonan Markilon ĉe Ludkapo

source:trunk/resources/images/mapmode/playheaddrag.svg

Ĉi tiu funkcio permesas al vi enmeti eksplicitan Sonan Markilon en Markilan Tavolon.

Vi bezonos aron de Sonaj Markiloj en Markila Tavolo. Ĉi tio kutime estus kreita uzante Krei Samplitan Sonan Tavolon (en) el GPX-tavolo.

La ĉefa kialo por oferi ĉi tiun funkcion estas permesi al vi meti Sonan Markilon ĉe la loko de sinkroniga indikilo, por ke vi havu markilon por sinkronigi vian sonan trakon al la GPS-spuro. Tamen vi ankaŭ povas uzi ĝin por enmeti mankantajn sonajn markilojn (eble vi forgesis fari vojon en via GPS, aŭ estas ie en la sona trako kie ne estas oportuna markilo por ludi de tie pro iu ajn kialo.

Se vi faras Vojojn en via GPS, vi kutime ne bezonus ĉi tion. Sed kiam vi kreas aron de aŭtomate samplitaj Sonaj Markiloj uzante Krei Samplitan Sonan Tavolon (en), estas malprobable ke vi havos artefarite generitan punkton ĝuste ĉe la orientilo kie vi volas sinkronigi. Do vi bezonas aldoni Markilon tie eksplicite.

proceduro

  1. Unue lokalizu kie estas via sinkroniga orientilo (aŭ iu ajn loko kie vi volas novan Sonan Markilon).
  1. Trovu la Sonan Markilon kiu tuj antaŭas ĝin sur la GPS-spuro kaj klaku ĝin por ludi la sonon de tie. (Ignoru la sonon kiu ludas - ĝi ankoraŭ ne estas sinkronigita).
  1. Sekvu la ludkapon (la oranĝan sagon) ĝis ĝi atingas vian orientilon. Tiam source:trunk/resources/images/audio-playpause.svg Paŭzu ludon.
  1. Elektu Krei Sonan Markilon ĉe Ludkapo en la kunteksta menuo por la Sonaj Markiloj Tavolo por aldoni la novan, eksplicitan Markilon.

Vi tiam povas sinkronigi ĉe tiu punkto.

Vidu ankaŭ


Reen al Markila Tavola Kunteksta Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 7 weeks ago Last modified on 2025-03-06T20:42:54+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.