wiki:Eo:Help/Action/About

Helpo > Pri

source:trunk/resources/images/logo_48x48x32.png Klavara mallongigo: Shift+F1

Montras la Pri-dialogon kun versia informo, listo de instalitaj kromprogramoj kaj multe pli da informo pri JOSM.

Informo

Montras JOSM kaj Java versiajn numerojn kaj provizas ligilojn al JOSM hejmpaĝo, Launchpad (la tradukplatformo) kaj la sociaj retpaĝoj de JOSM.

Legu min

Montras la enhavon de la README tekstdosiero en JOSM-fonto. Iom da utila informo.

Revizio

Detaligita revizia informo.

Eo screenshots added

Kontribuo

Montras la enhavon de la CONTRIBUTION tekstdosiero en JOSM-fonto. Listo de ĉiuj ĉefaj kontribuantoj kaj pli.

Permesilo

Montras la enhavon de la LICENSE tekstdosiero en JOSM-fonto. La nuna permesilo sub kiu JOSM estas eldonita.

Kromprogramoj

Listigas ĉiujn instalitajn kaj aktivigitajn kromprogramojn kun revizia numero kaj mallonga priskribo. Ekstra Informo butono provizas pli da informo pri ĉiu kromprogramo en aparta fenestro.

Instalaj Detaloj

Montras instalajn specifajn dosierujojn uzatajn de JOSM kaj provizas butonojn por malfermi ĉi tiujn en dosierfoliumilo.

Tradukantoj

Listigas ĉiujn tradukantojn de la nuna lingvo. Ĉi tiu langeto ne estas havebla se la lingvo estas agordita al la angla. Ekzemplo de la germana tradukantoj langeto:


Reen al Helpo-menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 8 weeks ago Last modified on 2025-03-26T21:52:13+01:00

Attachments (5)

Download all attachments as: .zip

Note: See TracWiki for help on using the wiki.