Version 1 (modified by 4 months ago) ( diff ) | ,
---|
Lingvoj:
Enhavtabelo
Krei Areojn Per Elpremo
Klavara mallongigo:
X
(nur sperta reĝimo) — estas unu el la laborreĝimoj
Kombinaĵo de paralela vojo-segmenta movado kaj angulo-konserva desegna reĝimo.
Elpremilo havas du malsamajn kondutojn ŝanĝitajn per la klavara mallongigo X
aŭ per la
Redakta menuo.
Depende de la objekta tipo (nodo, vojo, fermita vojo) kaj la premita modifila klavo, elpremilo ofertas malsamajn reĝimojn.
Movi nodon laŭ apuda segmento (Ctrl
)
Speciala kazo kiam nodo estas elektita, premu Ctrl
por aktivigi reĝimon. Ĉi tiu reĝimo ne kreas iujn novajn nodojn aŭ vojojn.
Moviĝos nodo en ĉiu el du direktoj. Rezulta punkto povas esti movita en unu el (2*apudaj segmentoj) direktoj:
Movi segmenton paralele (Ctrl
)
Movi segmenton paralele. Nodoj estas movitaj eĉ se ili estas konektitaj al aliaj vojoj.
Ĉi tiu reĝimo ne kreas iujn novajn nodojn aŭ vojojn.
Baza elprema uzado sur fermitaj vojoj
Ĉi tie, DesegniKonstruaĵon estis uzita por krei aproksimadojn unue, tiam multoblaj Elpremaj iloj estis uzitaj, kiuj estas klarigitaj poste:
Speciala kazo kun du nodoj
Se vi komencas kun nur unuopa linia segmento, vi ricevos rektangulon.
Sur fermitaj vojoj
Alklaku vojo-segmenton kaj trenu ĝin. Estas ĝis 3 eblaj direktoj - je orta angulo al la originala pozicio kaj laŭ ĝiaj najbaraj segmentoj. La elektita referenca segmento estos indikita.
Noto: En certaj kazoj novaj nodoj ne estos kreitaj. Specife, se nova segmento estas nur plilongigo de la malnova. Tamen, la nodo ne estos movita kiam ĝi estas parto de alia vojo, por ne tuŝi la alian vojon.
Duobla klako enmetos nodon
Duobla klako ĉe vojo-segmento enmetas novan nodon.
Modifiloj
Duobla vicigo (X
)
Ŝanĝita per X
aŭ la ero en la Redakta menuo. Anstataŭ uzi unu referencan segmenton kaj movi ambaŭ nodojn de la elektita originala segmento en la sama direkto,
ĉi tiu reĝimo uzas du referencajn segmentojn (najbaroj de la originala segmento) kaj movas la nodojn ĉiun laŭ sia propra referenca segmento.
La stato estas indikita en la statusa linio kaj vide (du referencaj segmentoj montritaj anstataŭ unu).
Krei interajn punktojn (Shift
)
Ĉiam krei nodojn, eĉ se nova segmento estas nur plilongigo de la malnova.
Krei novan vojon proksime (Alt
)
Ne ŝanĝi originalan vojon, krei novan vojon anstataŭe. Vojoj dividos la du nodojn.
Elprema uzado sur nefermitaj vojoj
Treni finan nodon kun (Ctrl
)
Plilongigos vojon (movi nodon laŭ segmento):
Altnivelaj Preferoj
- Koloro de ĉefa linio: Defaŭlte al
elektita
koloro, sed povas esti ŝanĝita kun altnivela preferocolor.extrude.main.line
. - Streko de ĉefa linio:
extrude.stroke.main
. Parametroj:<larĝo>
por solida linio (larĝo en pikseloj),<larĝo> <strekolongo> <spacolongo>
por strekita linio. - Streko de malnova linio (uzita dum movante segmenton):
extrude.ctrl.stroke.old-line
(strekaj parametroj). - Koloro de helpa linio:
Elpremo: helpa linio
en koloraj agordoj. - Streko de helpa linio:
extrude.stroke.helper-line
(strekaj parametroj). - Grandeco de orta angula helpa simbolo:
extrude.angle-symbol-radius
(pikseloj). - Movi nodojn sen la bezono premi
Ctrl
:extrude.drag-nodes-without-ctrl
(bulea). - Ignori dividitajn nodojn por eviti interkovrantajn segmentojn:
extrude.ignore-shared-nodes
(bulea).- Se ebligita (defaŭlte), nodoj dividitaj kun alia(j) vojo(j) estas lasitaj netuŝitaj kaj nova nodo estas kreita por faciligi la elpremon.
- Se malebligita, dividitaj nodoj estas ankoraŭ parto de la vojo, segmentoj povus interkovri
- Se ebligita (defaŭlte), nodoj dividitaj kun alia(j) vojo(j) estas lasitaj netuŝitaj kaj nova nodo estas kreita por faciligi la elpremon.
- La elprema ago estos farita nur se la montrilo moviĝis pli ol specifita distanco:
extrude.initial-move-threshold
(pikseloj, defaŭlte 1). - Ŝanĝi la klavaran mallongigon de Duobla viciga reĝimo: Agordu
extrude.dualalign.toggleOnRepeatedX
alfalse
por malebligi la defaŭltan, agordu novan perReĝimo: Elpremi Duoblan vicigon
mallongigo.
Reen al Reĝima menuo
Reen al Ĉefa Helpo