wiki:Eo:Help/HiDPISupport

Subteno por HiDPI – Superrigardo

Ĉi tiu paĝo enhavas informojn pri kiel optimumigi la JOSM-interfacon por altrezolucia ekrano.

Bazaĵoj

  1. Taŭga subteno por HiDPI estis aldonita kun Java 9, kaj kelkaj plibonigoj estis faritaj en la sekvaj versioj, do certigu, ke vi uzas la plej novan version de Java.
  2. Versio de JOSM ĝisdata estas necesa.

Vi povas atendi la plej bonajn rezultojn kun paraj skalaj faktoroj, ekz. 200%, 400%, ... sed aliaj valoroj ankaŭ estas subtenataj.

Kiel aktivigi HiDPI-reĝimon

Se HiDPI-reĝimo ne estas aktivigita defaŭlte, jen manieroj por aktivigi ĝin.

Vindozo

En Vindozo, vi povas aktivigi skalitan ekranan reĝimon tutsisteme. Vidu ekzemple ĉi tiun ampleksan helpan paĝon.

Por Vindozo 7, la opcio nomiĝas Ekrano / Agordi propran tekstan grandecon (DPI), por Vindozo 8 ĝi nomiĝas Ekrano / Ŝanĝi la grandecon de ĉiuj eroj kaj por Vindozo 10 ĝi estas Ekrano / Personecigi vian ekranon / Ŝanĝi la grandecon de teksto, aplikaĵoj kaj aliaj eroj.

Linukso

Vi povas aktivigi HiDPI-reĝimon por unu aplikaĵo per rulado kun la media variablo GDK_SCALE agordita al 2, 4, ..., ekz.:

GDK_SCALE=2 java -jar josm.jar

Se vi volas konservi ĝin konstante, vi povas modifi la konfiguran dosieron, josm respektive josm-latest, kutime troviĝantan en /etc/default/ (Debian/Ubuntu) aŭ /etc/conf.d/ (Arch) per aldono de ĉi tiu linio ĉe la fino de la dosiero:

export GDK_SCALE=2

Alternative, vi povas modifi la java2d ui-skaladon per la komandlinio aŭ la supra konfigura dosiero. Vidu Help/Preferences#Customizationalloperatingsystems por detaloj:

JOSM_ARGS="-Dsun.java2d.uiScale=2 {aliaj argumentoj}"

Agordoj

Fona bildaro
Defaŭlte, la kaheloj de la fona bildaro estas skaltaj per la sama faktoro kiel aliaj GUI-elementoj. Ĉi tio certigas taŭgan grandon de la tiparo, se la fona bildaro enhavas tekston kaj simbolojn. Tamen, ĝi kondukas al reduktita bildrezolucio.

Sub Preferoj por bildaro / Agordoj / Kaheloj zoma kompenso, vi povas agordi kompenson de 1. Ĉi tio igas JOSM preni kahelojn de unu zoma nivelo pli alta kaj duobligi la bildrezolucio. Nuntempe, ĉi tiu agordo nur validas por la ĉefa mapareo kaj ne por la elŝuta dialogo.

Grando de menu-tiparo
La grandeco de la tiparo por la ĉefa menuo povas esti skaltita per certa faktoro uzante la altan preferan valoron gui.scale.menu.font. Ĝi estas intencita por relative malgrandaj ĝustigoj. (JOSM r12923 aŭ posta).
Grandoj de ikonoj
Estas altaj opcioj iconsize.* por agordi la defaŭltajn grandojn de ikonoj. Aparte iconsize.smallicon efikos la ikonojn antaŭ menueroj, sed ankaŭ en kelkaj aliaj lokoj, ekz. en la paneloj dekstre.
Stilo HiDPISupport
Ĉi tiu stilo skaltas la desegnon de la mapareo uzante MapCSS-ilojn. Ĝi estis kreita en tempo de malbona subteno por HiDPI en Java kaj nur devus esti necesa en esceptaj kazoj.
Skalado de bildoj (malaktualigita, eksperimenta)
La alta opcio gui.scale estis uzata por skali la GUI, esence provante implementi tion, kio nun estas havebla kiel subteno por HiDPI en Java 9. Ĝi nur atingis skaladon de bildoj. Plua evoluo ne estas planita, ĉar ĝi estas malaktualigita per la trajtoj de Java 9. Ĉi tiu opcio povus esti forigita en estonta versio de JOSM.
Last modified 5 months ago Last modified on 2025-03-07T07:21:59+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.