Lingvoj:
- English
- Esperanto
- norsk bokmål
HiDPI Subteno
Priskribo
Ĉi tiu mapcss-mapstilo estis kreita por skali grandecojn de nodoj kaj tiparoj en la MapVido por pli bona vido sur HiDPI-ekranoj. Ĉi tio estas rezulto de #12495 kaj estas provizora solvo ĝis ĉiuj HiDPI-problemoj estas solvitaj. Vidu ankaŭ HiDPISubteno por plia helpo pri HiDPI.
Ĉi tiu stilo funkcias nur kune kun la norma interna mapstilo de JOSM. En la listo de mapstiloj en la preferoj, HiDPISubteno devas esti sub la interna stilo (kio signifas pli altan prioritaton). Vi povas aldoni pliajn stilojn pli sube en la listo. (Ĉi tiu stilo povus funkcii ankaŭ kun la Potlatch2-stilo, tamen ĉi tio ne estas testita.)
Ekzistas stila agordo "Malpli ĝenaj nodaj simboloj ĉe malalta zomo" en ĉi tiu stilo same kiel en la interna norma stilo. Por ĝusta montrado, vi bezonas havi ilin ambaŭ en la sama stato (ambaŭ markitaj aŭ ambaŭ nemarkitaj).
Por la HiDPISubteno-mapstilo, JOSM-versio 10018 aŭ pli nova estas postulata. Por ideoj/demandoj/cimoj/proponoj aŭ simile, bonvolu sendi mesaĝon al Klumbumbus. Ĉi tiu stilo estas "netestita" ĉar la aŭtoro ne posedas HiDPI-ekranon.
Bonvolu traduki ĉi tiun vikipaĝon en pliajn lingvojn. Jam tradukitaj lingvoj troviĝas supre dekstre.
Kiel ĝustigi la grandecojn
Iru al la Altnivelaj Preferoj kaj ĝustigu la sekvajn du ŝlosilojn:
font-size-summand
: La tipara grandeco estos pliigita per la nombro agordita ĉi tie. La defaŭlta valoro estas2
. Nur entjeraj nombroj estas permesitaj. Provu aliajn valorojn kiel ekzemple1
,3
aŭ4
.node-size-factor
: La noda grandeco estos multobligita per la nombro agordita ĉi tie. La defaŭlta valoro estas1.8
. Flosantaj nombroj estas permesitaj. Provu aliajn valorojn kiel ekzemple1.5
aŭ2
.