Lingvoj:
Iloj > Simpligi Vojon
Klavara mallongigo:
Shift+Y
Redukti la nombron de nodoj en vojo, sed konservi la ĝeneralan formon.
Detaloj de efektivigo
Post simpligo, ĉiuj forigitaj nodoj estos pli proksimaj ol la en la ŝprucfenestro specifita distanco (ekz. 3 m) al la simpligita vojo. Alivorte, la malnova kaj la nova vojo neniam estos pli ol ekz. 3 m for.
La ilo uzas la Ramer–Douglas–Peucker-algoritmon por vojo-simpligo, sed certigas, ke etikedaj nodoj kaj nodoj kun pli ol unu patra vojo ne estas forigitaj.
Vidu ankaŭ
SimplifyArea-kromaĵo - malgraŭ la nomo, ankaŭ simpligas vojojn. Uzas malsaman algoritmon kaj havas pli da parametroj por agordi. Aparte por nodoj A, B, C la nodo B ne estas forigita krom se
- areo de la triangulo ABC estas malpli ol 5 m2
- distanco de B al la linio AC estas malpli ol 3 m
- angulo ABC ne devias pli ol 10° de 180°
Distribui Nodojn
Reen al Iloj-Menuo
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo