wiki:Eo:Help/Action/ShowStatusReport

Helpo > Montri Staton Raporton

source:trunk/resources/images/clock.svg

Montras la staton raporton kun utilaj informoj por solvado de problemoj kaj disvolviĝo.

Konsilo: ekde JOSM r17637, staton raporton ankaŭ eblas akiri de la komandlinio uzante --status-report

Por raporti eraron en JOSM aŭ peti novan funkcion, uzu ĉiam la Raporti cimon formon.
Ĝi povas esti alvokita en la Helpo menuo aŭ per la source:trunk/resources/images/bug.svg butono en ĉi tiu dialogo. Ĉi tio inkluzivas ĉiujn bezonatajn teknikajn informojn en la bileto. Cimraportoj kaj funkciaj petoj estas nomataj biletoj en JOSM.

La stato raporto konsistas el la sekvaj sekcioj:

Sekcio Priskribo Stato Raporto
Ĉeesto
Cimraporto
Ĉeesto
Nepra en cimraporto
1 Eldono Detaloj de JOSM versio Ĉiam Ĉiam Jes
2 Sistemo Operaciumo, Java, memoruzo, ekrana grandeco kaj komandliniaj opcioj Ĉiam Ĉiam Jes
3 Datumaro konsisto Konsisto de la nuna datumtavolo Se havebla Se havebla Jes, se havebla
4 Kromaĵoj Instalitaj Kromaĵoj Se havebla Se havebla Jes, se havebla
5 Etikedaj antaŭagordoj Instalitaj Antaŭagordoj Se havebla Se havebla Jes, se havebla
6 Mapaj pentostiloj Instalitaj Stiloj Se havebla Se havebla Jes, se havebla
7 Validigaj Reguloj Instalitaj Reguloj Se havebla Se havebla Jes, se havebla
8 Lastaj eraroj/avertoj Superrigardo de lastaj montritaj aŭ kaŝitaj kodaj eraroj/avertoj de JOSM Se havebla Se havebla Jes, se havebla
9 Kraŝo & Stako Detalaj informoj pri la lasta JOSM koda eraro Ne Se havebla Jes, se havebla
10 Fadenoj Ĉiuj stakaj spuroj Ne Laŭvola Laŭvola
11 Preferoj Nunaj agordoj Ĉiam Ne Ne

Noto:

  • La sekcioj ne estas numeritaj en la raporto.
  • Kelkaj povas esti malplenaj.
  • Sekcio 4–8 aldonas titolon al sia paragrafo kaj ĉiu linio de la paragrafo komenciĝas per plus + aŭ minus -.
  • Sekcio 9–10 aldonas titolon al siaj paragrafoj

1 Eldono

Ekzemplo:

Relative:URL: ^/trunk
Repository:UUID: 0c6e7542-c601-0410-84e7-c038aed88b3b
Last:Changed Date: 2020-07-30 12:44:04 +0200 (Thu, 30 Jul 2020)
Revision:16812
Build-Date:2020-07-31 01:30:49
URL:https://josm.openstreetmap.de/svn/trunk

2 Sistemo

Memoruzo
La unua valoro estas la grandeco de la totala memoro aktuale uzata de la Java Virtual Machine (JVM) inkluzive de JOSM kaj rubo. La dua valoro estas la maks. memoro kiun la JVM provos uzi, limo povas esti la -Xmx opcio. Fine, la tria valoro estas la libera memoro en la JVM.

Ekzemplo:

Identification: JOSM/1.5 (16812 en) Linux Arch Linux
Memory Usage: 387 MB / 3844 MB (191 MB allocated, but free)
Java version: 11.0.8+10, N/A, OpenJDK 64-Bit Server VM
Look and Feel: javax.swing.plaf.metal.MetalLookAndFeel
Screen: :0.0 3840x2160 (scaling 1.0x1.0)
Maximum Screen Size: 3840x2160
Best cursor sizes: 16x16 -> 16x16, 32x32 -> 32x32
VM arguments: [-Djosm.home=<josm.pref>]

3 Datumaro konsisto

Nur unu linio sen apartigo al la Sistemo paragrafo.

Ekzemplo:

Dataset consistency test: No problems found

8 Lastaj eraroj/avertoj

Ekzemplo:

Last errors/warnings:
- E: java.nio.file.NoSuchFileException: ${HOME}/b.osm
- E: Error - <html>Could not read file 'b.osm'.<br>Error is:<br>${HOME}/b.osm</html>

9 Kraŝo & Stako

Nur ĉeestas post eraro en la Raporti Cimon dialogo.

10 Fadenoj

Plenaj stakaj spuroj de ĉiuj kurantaj fadenoj. Laŭvola havebla per markobutono en la Raporti Cimon dialogo.

11 Preferoj

Ne necesa en biletoj

Por protekti sentivajn datumojn, ĉi tiuj ŝlosiloj estas forigitaj: username, password, access-token, file-open.history, download.overpass.query kaj download.overpass.queries.


Reen al Helpo menuo
Reen al Ĉefa menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 7 months ago Last modified on 2025-03-08T09:55:58+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.