wiki:Eo:Help/Action/SessionSaveAs

Dosiero > Konservi Seancon Kiel…

source:trunk/resources/images/session.svg Klavara kombino: Ctrl+Alt+Shift+S

Konservas la JOSM seancon (t.e. la nune prezentatajn Tavolojn) al dosiero.

Ĉi tio estas utila ekz. por konservi vian laboron por posta daŭrigo, por translokigi vian laboron al alia komputilo aŭ por raporti erarojn. Iuj tavoltipoj ne povas esti konservitaj en seanco, ekz. validigaj tavoloj.

La markobutono Konservi ĉiujn lokajn dosierojn al disko sub la tavoloj permesas konservi ĉiujn lokajn dosierojn referencitajn sed ne inkluzivitajn en la seanca dosiero.

Se neniu "reala" datumoj estas inkluzivitaj, la dosierfinaĵo estos .jos dum kun datumoj la seanca dosiero estas aŭtomate kunpremita kiel zip-dosiero kaj la finaĵo estas .joz.

Vivsaĝo: Se vi volas startigi JOSM kun antaŭdifinita elekto de bildoj, aldonu ilin, konservu ilin kiel seancon kaj ŝarĝu tiun seancon ĉe via sekva JOSM starto. Tiel vi ne devos mane re-aldoni ĉiujn bildojn unuope.

Preferoj

  • session.savelocal - ĉu konservi ĉiujn lokajn dosierojn referencitajn en la seanca dosiero aŭ ne (defaŭlte: vera)

Vidu ankaŭ


Reen al Menu Dosiero
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 8 weeks ago Last modified on 2025-03-08T09:47:31+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.