wiki:Eo:Help/Action/MarkersFromNamedPoints

GPX Tavolo > Markiloj el Nomitaj Punktoj

source:trunk/resources/images/addmarkers.svg

Plej multaj GPS-riceviloj permesas al vi krei 'Vojo-punktojn': poziciojn kun konata tempo, loko kaj nomo. Foje vi provizas la nomon eksplicite; aliaj unuoj aŭtomate numeras vojo-punktojn en sekvenco. Tiaj vojo-punktoj estas aŭtomate transformitaj en Markiloj en sia propra Markila Tavolo kiam vi malfermas GPX-dosieron.

Tamen, kelkaj GPS-riceviloj aŭ programaro ofertas pli facilan funkcion, por nomi aŭ numeri la aktualan punkton sur la vojo kiu estas akumulita. Ĉi tiuj ne estas aŭtomate transformitaj en markiloj defaŭlte.

Markiloj el Nomitaj Punktoj kreas markilan tavolon el tiaj punktoj.

Vi ankaŭ povas agordi la preferon 'Krei markilojn el nomitaj vojo-punktoj' en Sonaj Preferoj por ke ĉi tio okazu aŭtomate.

Tamen, atentu: kelkaj GPS-unuoj nomas ĉiujn siajn vojo-punktojn. Vi normale ne volus konverti tian vojon en markilojn, do vi ne agordos tiun opcion aŭ uzos ĉi tiun funkcion se vi havas tian unuon.

Vidu ankaŭ


Reen al GPX Tavolo
Reen al Markila Tavolo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 3 months ago Last modified on 2025-03-06T05:09:34+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.