[[TranslatedPages(revision=6)]] = GPX Tavolo > Markiloj el Nomitaj Punktoj = [[JOSMImage(addmarkers,48,link=)]] Plej multaj GPS-riceviloj permesas al vi krei 'Vojo-punktojn': poziciojn kun konata tempo, loko kaj nomo. Foje vi provizas la nomon eksplicite; aliaj unuoj aŭtomate numeras vojo-punktojn en sekvenco. Tiaj vojo-punktoj estas aŭtomate transformitaj en Markiloj en sia propra Markila Tavolo kiam vi [wikitr:/Help/Action/Open malfermas] GPX-dosieron. Tamen, kelkaj GPS-riceviloj aŭ programaro ofertas pli facilan funkcion, por nomi aŭ numeri la aktualan punkton sur la vojo kiu estas akumulita. Ĉi tiuj ne estas aŭtomate transformitaj en markiloj defaŭlte. Markiloj el Nomitaj Punktoj kreas markilan tavolon el tiaj punktoj. Vi ankaŭ povas agordi la preferon 'Krei markilojn el nomitaj vojo-punktoj' en [wikitr:/Help/Preferences/Audio Sonaj Preferoj] por ke ĉi tio okazu aŭtomate. Tamen, atentu: kelkaj GPS-unuoj nomas ĉiujn siajn vojo-punktojn. Vi normale ne volus konverti tian vojon en markilojn, do vi ne agordos tiun opcion aŭ uzos ĉi tiun funkcion se vi havas tian unuon. == Vidu ankaŭ == * [wikitr:/Help/AudioMapping Sonaj Mapoj]. ---- Reen al [wikitr:/Help/Menu/GPXLayer GPX Tavolo] \\ Reen al [wikitr:/Help/Menu/Marker Markila Tavolo] \\ Reen al [wikitr:/Help Ĉefa Helpo]