Lingvoj:
Iloj > Sekvi linion
Klavara kombinaĵo:
F
Dum en Desegna reĝimo, la Sekvi linion ago daŭrigas la novan vojon laŭ la nodoj de ekzistanta vojo. La nova vojo kovras la ekzistantan vojon.
La Sekvi linion ago celas tiujn, kiuj volas desegni du aŭ pli da linioj rilataj kun unu la alian, sed portas malsamajn informojn, ekz. administraj limoj, kiuj agas kiel landuzaj limoj en iuj partoj.
Noto: Rilatoj (precipe multipoligonoj) permesas eviti kovrantajn vojojn.
Kovrado estas akceptita praktiko tamen, ĉar ĝi estas pli facila redakti plejparte. Sed atentu, ke kovrado ne ĉiam estas la ĝusta metodo (ekz. por limoj estas pli bone uzi taŭgajn segmentojn en rilatoj).
Uzo
Manuele etendu la novan linion al almenaŭ du sinsekvaj nodoj de la linio por sekvi.
Poste premu F
tiom da fojoj kiom necese (aŭ eĉ tenu malsupren). La nova linio aŭtomate etendiĝos punkto post punkto laŭ la vojo de la ekzistanta.
Se la nova linio devus sekvi malsaman vojon (post kuniĝo aŭ ĉe la fino de la gvidlinio), simple etendu ĝin mane ĝis estas alia linio por sekvi.
La rezulto: multe da tempo ŝparita kaj neniu preterlasitaj aŭ malĝuste lokitaj nodoj!
Vidu ankaŭ
- La menueromo estas montrata nur en Sperta reĝimo.
Reen al Iloj menuo
Reen al Ĉefa menuo
Reen al Ĉefa Helpo