wiki:Eo:Help/Preferences/Map

Page content was split into several pages but there are still incorrect links leading to this page.

Preferoj > Mapo Projekcio

source:trunk/resources/images/preferences/map.svg

Agordoj por la mapo-projekcio kaj datum-interpretado

Noto: Ĉe ĉiu starto JOSM restarigas la projekcian metodon, la koordinata montroformato kaj la mezursistemon al la uzantaj defaŭltaj agordoj.

Projekcia metodo

Por la nuna seanco la projekcia metodo povas esti ŝanĝita ĉi tie.
Listo de oftaj projekcioj estas ofertita. Ĉi tiu listo ofertas oftajn projekciojn (kategoriojn) laŭ ilia nomo. La antaŭlasta eniro, Per Kodo (ESPG), ofertas kompletan liston de ĉiuj konataj projekciaj kodoj kun filtra opcio supre. Kun la lasta eniro, propraj projekcioj povas esti agorditaj.

new screenshot

Projekcia kodo
montras la EPSG-kodon por la projekcio.
Limoj
montras la regionon kie la projekcio estas valida.
Kelkaj projekcioj estas validaj nur por malgrandaj partoj de la mondo.

Komuna defaŭlta projekcio por JOSM estas Merkatoro (EPSG:3857).
Ĝi havas certajn avantaĝojn, unu el ili estas ke geometriaj figuroj (ekz. cirkloj kaj rektanguloj) ne estas deformitaj kiam montritaj.
JOSM re-projektas rastrumajn bildojn de la projekcio de la fonto aŭtomate al la nuna projekcia metodo.

Agordi kiel defaŭlta
Kun ĉi tiu butono la uzanta defaŭlta agordo por la projekcia metodo estas agordita. Ĝi estas videbla nur en Eksperta reĝimo, #14877.

Montri koordinatojn kiel

Agordi la uzantan defaŭltan koordinatan formaton (Dekuma, Gradoj, Naŭtikaj aŭ Projekciaj Koordinatoj).

Mezursistemo

Agordi la uzantan defaŭltan mezursistemon (Metra, Ĉina, Imperia aŭ Naŭtika Mejlo).

En la statobreto la koordinata formato kaj la mezursistemo povas esti ŝanĝitaj en la kunteksta menuo por la nuna seanco, individue. Do la nombroj en Limoj eble ne kongruas kun Montri koordinatojn kiel.


Reen al Preferoj-dialogo
Reen al Redakto-Menuo
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 3 months ago Last modified on 2025-03-08T20:44:03+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.