Ĉi tio estas nur mallonga priskribo. Por plia informo vidu JOSM/Plugins/indoorhelper en la OSM-vikio.
Lingvoj:
- English
- Esperanto
- français
- norsk bokmål
- Nederlands
- русский
Kromprogramo -> IndoorHelper
Ĉi tiu kromprogramo estas farita por optimigi la internan mapadon per la uzado de la JOSM-redaktilo. La etikediga normo baziĝas sur Simpla Interna Etikedado.
La jena priskribo temas pri:
- nivela etikedado
- enmeti nivelon butono
- nivela markobutono - markobutono por malaktivigi la aŭtomatan nivelan etikedadon
- internaj objektoj
- objektolisto - listo kun specifaj objektetikoj
- aldono de multipoligono
- ekstera butono
- interna butono
- multipoligona markobutono - markobutono por malaktivigi
- apliki butono.
Nivela etikedado
![]() | Butono por aldoni novan nivelon al la tavolo. Post premo nova fenestro malfermiĝos. Nun vi povas aldoni la individuan nivelnumeron kiel 3 , 5 aŭ -2 . Post konfirmo la desegna ago (Post finado bonvolu premi la spaceton por etikedi la objekton (nur nivela etikedo). Atentu: ĉi tiu funkcio estas nur por krei la unuan objekton de nova nivelo. Post tio la kromprogramo aŭtomate etikedos novajn objektojn kun la aktuala labora nivela valoro (per apliki butono). |
![]() | Markobutono por malaktivigi la aŭtomatan nivelan etikedadon post premo de la apliki butono. Se vi markas la markobutonon, ne plu estos aldono de nivelaj etikedoj. |
Internaj objektoj
![]() | Donita listo de objektoj, kiuj ofte estas uzataj por interna mapado. Por plia informo vidu indoorHelper. |
Aldono de multipoligono
Atentu: ĉi tiu funkcio estas nur por aldoni simplajn multipoligonajn rilatojn.
La rekomendita ordo de redaktado estas:
- aldoni eksteran membron per ekstera butono
- aldoni internan membron per interna butono.
Kiel aldoni:
Paŝo 1 | Premu la ekstera butonon por elekti la desegnan agon ( |
Paŝo 2 | Desegnu la objekton kaj premu la spacetklavon por aldoni la multipoligonon kun rolo: ekstera
|
Paŝo 3 | Premu la interna butonon por elekti la desegnan agon ( |
Paŝo 4 | Desegnu la objekton kaj premu la spacetklavon por fini la desegnadon. Post tio elektu la "eksteran"-objekton, al kiu vi volas aldoni la "internan"-objekton. Se elektita, premu enigi por aldoni la objekton kun rolo: interna
|
Se vi volas aldoni pli ol unu "internan"-objekton, preterpasu paŝon 1,2 kaj rekomencu ĉe paŝo 3.
Por malaktivigi la multipoligonan funkcion de la kromprogramo simple marku la markobutonon apud la interna butono:
Apliki butono
Per apliki butono vi povas etikedi la aktuale elektitan objekton. Objektoj kiel vojoj aŭ nodoj estos rekte etikeditaj (enmetitaj en la liston en la etikedoj/membrecoj-panelo supre). Se vi etikedas multipoligonon, etikedoj estos enmetitaj en la tutan rilaton.
Vidu ankaŭ
- Reen al Kromprogramaj Preferoj
- Reen al Ĉefa Helpo