wiki:Eo:Help/Action/UnJoinNodeWay

Iloj > Malkonekti Nodon de Vojo

source:trunk/resources/images/unjoinnodeway.svg Fulmoklavo: Alt+J

Malkonekti elektitajn nodojn de vojo al kiu ili aktuale apartenas.

La geometrio de la vojo ŝanĝiĝas kaj la nodoj restas ĉe sia pozicio.
Ĉi tiu ago provas efektivigi agon trovante la ĝustan vojon por malkonekti kaj ekskludi neeblajn elektojn, sed foje ĝi ne estas ebla.

Noto: Estu singarda kun subkuŝantaj rilatoj, ĉar ĉi tiu ago ne avertas pri eblaj tuŝitaj rilatoj, vidu #20837.

Sciigoj

Almenaŭ unu nodo parto de vojo devas esti elektita, alie la sekva sciigo estas montrita:

Elektu almenaŭ unu nodon por malkonekti.

Se elektitaj nodoj estis ignoritaj de ĉi tiu ago, la sekva sciigo estas montrita:

Iuj nerelevantaj nodoj estis forigitaj de la elekto.
  • Se neniu taŭga vojo estas trovita por la elektitaj nodoj, la sekva sciigo estas montrita:
    Elektita(j) nodo(j) ne povas esti malkonektita(j) de io.
    
  • Se la vojo konsistus el malpli ol du nodoj, poste, ĉi tiu ago estas neebla ĉar vojoj bezonas almenaŭ du nodojn. Tial ĉi tiu ago estas rifuzita en ĉi tiu situacio kaj la sekva sciigo estas montrita:
    La tuŝita vojo malaperus post malkonekti la elektitan(j) nodon(j).
    
  • Se almenaŭ unu elektita nodo estas parto de pli ol unu vojo kun almenaŭ tri nodoj, la celita vojo devas esti elektita, krome. La sekva sciigo estas montrita:
    Estas pli ol unu vojo uzanta la elektitan(j) nodon(j).
    Bonvolu elekti ankaŭ la vojon.
    

Vidu ankaŭ


Reen al UtilsPlugin2 Helpo
Reen al Iloj Menuo
Reen al Ĉefa Menuo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 8 weeks ago Last modified on 2025-03-04T05:58:24+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.