wiki:Eo:Help/Action/SplitObject

Kromaĵo -> UtilsPlugin2 -> Dividi Objekton

source:/osm/applications/editors/josm/plugins/utilsplugin2/images/splitobject.svg Klavara kombinaĵo: Alt+X SplitObject in action

Dividi objekton ĉe elektitaj nodoj. Dividas areon, source:trunk/resources/images/data/closedway.svg fermita vojo kaj multipoligon aŭ limon source:trunk/resources/images/data/relation.svg rilato en du partojn.

Depende de la tipo de objekto, la subkuŝantaj objektoj kaj la dezirata rezulto, malsamaj elektoj estas necesaj. En ĉiuj kazoj ambaŭ areoj heredas ĉiujn etikedojn kaj estas elektitaj post la ago:

Fermita vojo

  • Kun nur du nodoj de la vojo elektitaj, kiuj ne estas rektaj najbaroj, la vojo estas dividita per rekta linio inter la elektitaj nodoj en du fermitajn vojojn.
    • Se du aŭ pli fermitaj vojoj dividas la elektitajn nodojn, la fermita vojo devas esti elektita krome.
  • Kun ne-fermita vojo sen etikedoj elektita, kiu dividas siajn finajn nodojn kun la fermita vojo, la fermita vojo estas dividita laŭ la ne-fermita vojo en du fermitajn vojojn
    • Denove, se du aŭ pli fermitaj vojoj dividas la finajn nodojn de la ne-fermita vojo, la fermita vojo devas esti elektita krome.

Rilato

Noto: Estu zorgema havi ĉiujn patrajn rilatojn de ĉiuj outer vojoj, kiuj estos dividitaj, elŝutitaj.

Por dividi rilaton, ĉiuj membroj de la rilato devas esti elŝutitaj. La rilato kaj ne-fermita vojo sen etikedoj kaj kun siaj finaj nodoj dividantaj iun vojon kun membreco de la rilato kaj kun rolo outer devas esti elektitaj. Aldone, la ne-fermita vojo ne rajtas transiri iun membron kun rolo inner nek dividi iujn nodojn kun unu el ili.


Reen al UtilsPlugin2 Helpo
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 3 months ago Last modified on 2025-03-08T10:00:52+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.