wiki:Eo:Help/Action/JoinAreas

Iloj > Kunigi supermetitajn Areojn

source:trunk/resources/images/joinareas.svg Klavara kombino: Shift+J

Kunigas areojn kiuj supermetiĝas unu al la alia.

Ĉi tiu ago kunigas supermetitajn areojn kune kaj formas pli grandan celan areon kun la komuna konturo. Areoj supermetiĝas se ili havas intersekciĝon aŭ se ili tuŝas ĉe du nodoj.

  • La areo elektita unue donas sian objektan historion kaj identigilon al la cela areo. Do la ordo de elekto gravas.
  • Ĉiuj etikedoj de ĉiuj elektitaj areoj estos aldonitaj al la cela areo. Se ekzistas malsamaj valoroj por unu ŝlosilo, tiam la uzanto devas decidi kiu valoro restu. Do la Etikedoj/Membrecoj Konflikta Dialogo malfermiĝos. Ĝi ankaŭ povas aperi por problemoj pri membreco en rilatoj.
  • La aldona Kuniga Konfirma Dialogo informas se ne ĉiuj areoj havas ĉiujn samajn etikedojn aŭ membrecojn. Ĝi aperas nur en norma vido.
  • Se areo ne supermetiĝas kun alia en la Elekto, tiam ĝi ne estas kunigita. Sed ĝi ricevas ĉiujn etikedojn kiel la cela areo kaj fariĝas modifita per ĉi tio.
  • Aldone elektitaj nodoj ne gravas.
  • Se areoj estas ĉirkaŭitaj de aliaj kaj ne havas intersekciĝon kun iu el ili, tiam la rezulto de ĉi tiu ago estos multipoligono.

https://github.com/mapbox/mapping/wiki/Advanced-mapping-guide#buildings https://github.com/mapbox/mapping/issues/162
La supra animacio montras unue la kreon de du areoj kun la Building_tools kromprogramo, poste unu el ili estante duplikigita kaj elektita + movita kaj fine la Kunigi Areojn agon al ĉiuj tri areoj tiam elektitaj.

Sciigoj

Se la elekto ne taŭgas por Kunigi supermetitajn Areojn, tiam ĉi tiuj sciigaj mesaĝoj estos prezentitaj:

  • Neniuj supermetitaj areoj en la Elekto. No image "josm_join_areas_message_no_intersection.png" attached to Eo:Help/Action/JoinAreas
    Neniu intersekciĝo trovita. Nenio estis ŝanĝita.


  • Malferma vojo estas en la Elekto. No image "josm_join_areas_message_unclosed.png" attached to Eo:Help/Action/JoinAreas
    Unu el la elektitaj vojoj ne estas fermita kaj do ne povas esti kunigita.

Neniu ago estas farita en ĉi tiuj kazoj.

Vidu ankaŭ


Reen al Menuo Iloj
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 3 months ago Last modified on 2025-03-05T20:05:54+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.