wiki:Eo:Help/Action/ChooseTrackVisibility

Elekti Videblecon de Tracks

Disponible el la kunteksta menuo de ĉiu GPX Tavolo (kun pluraj GPX tracks) en la Tavola Dialogo

En ĉi tiu dialogo vi povas elekti kiuj tracks de la elŝutitajmalfermitaj GPX datumoj estu montrataj. Defaŭlte ĉiuj tracks estas montritaj kaj vi povas ŝalti la videblecon de ĉiuj tracks per la komuna source:trunk/resources/images/dialogs/showhide.svg montri/kaŝi butono, kiun ĉiuj tavoloj havas.

Por elekti la tracks, kiujn vi volas montri, vi povas uzi tiel nomatan "elekti trenon". Por fari tian agon, maldekstre alklaku unu el la enskriboj kaj poste movu la kursoron supren aŭ malsupren en la listo, depende de kion vi volas elekti. Lasu la kursoron por fini la elekton. Vi povas ŝalti aŭ malŝalti individuajn tracks per Ctrl+klako sur ili. Ctrl+"elekti trenon" ankaŭ funkcias kaj forigas aŭ aldonas al via elekto depende de ĉu la unua vico estis elektita aŭ ne. Se vi volas vidi ĉiujn tracks denove, vi ankaŭ povas uzi la source:trunk/resources/images/dialogs/layerlist/eye.svg "montri ĉion" butonon.

Vi povas regrandigi la kolumnojn trenante la etan strion inter la kolumnaj ĉapoj por montri tranĉitajn tekstojn. Alternative, simple ŝvebu la musan kursoron super ĉelo por montri ĝian enhavon en ŝpruchelpilo. Se vi volas kopii la informon, uzu la GPX tavolan Info dialogon anstataŭe (vidu sube).

La mapo estas ĝisdatigita ĉiufoje kiam la elekto ŝanĝiĝas, do vi povas facile identigi tracks, kiujn vi volas esti videblaj. Se vi premas source:trunk/resources/images/cancel.svg nuligi, la antaŭaj agordoj estas restarigitaj.

La agordoj perdiĝas se vi forigas la tavolon aŭ fermas JOSM.

Vi povas malfermi la ligilojn en la URL kolumno per duobla klako sur ili. Ili malfermiĝos en via ekstera retumilo. Ligiloj en aliaj kolumnoj ne povas esti malfermitaj tiel, sed vi povas kopii ilin el la GPX Tavola Info dialogo. Ĝi estas havebla el la tavola kunteksta menuo (unue eliru la elekti track videblecon dialogon).

Ekzemplo

Ekzemplo de elekti track videblecon dialogo kun du tracks elektitaj.

Example of the choose track visibility dialog for downloaded GPX data. Two tracks have been selected.


Reen al Menuo GPXLayer
Reen al Ĉefa Helpo

Last modified 7 weeks ago Last modified on 2025-03-07T14:47:14+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.