wiki:Eo:left-right-hand-traffic

Maldekstra kaj dekstra trafiko

JOSM havas internan datumbazon de areoj kun maldekstra trafiko.

La datumbazo estas uzata ekzemple ĉe la jenaj lokoj:

La dosiero nomata "left-right-hand-traffic.osm" estas konservita en via JOSM-kaŝmemora dosierujo. Vi povas malfermi ĉi tiun dosieron en JOSM por esplori la limojn. La areoj en la dosiero priskribas la areojn kun maldekstra trafiko. Ĉiuj aliaj areoj uzas dekstran trafikon.

Vi povas uzi la pseŭdoklasojn :righthandtraffic por dekstra trafiko kaj !:righthandtraffic por maldekstra trafiko aŭ la eval-esprimon is_right_hand_traffic() en via mapcss mapstilo. Vidu Help/Styles/MapCSSImplementation por pli da informo. Notu, ke vi eble ricevos malĝustajn rezultojn proksime al limoj de landoj kun malsamaj veturdirektoj, ĉar la limoj de maldekstra trafiko estas simpligitaj en JOSM. Ĉi tiuj simpligoj estas necesaj por redukti la grandecon de la datumbazo, sed ĝi povas esti rafinita laŭ peto.

Se vi rimarkas eraron en la datumbazo, vi povas krei novan bileton per klako en la JOSM-menuo Helpo → source:trunk/resources/images/bug.svg Raporti eraron.

La dosiero left-right-hand-traffic.osm estas generita de la pli detala limdosiero. Pli da informoj pri ĝi troviĝas ĉe MapCSSImplementation#Territoryselector (ekrankopio antaŭrigardo).

Ekrankopio de la areoj kun maldekstra trafiko:

(datumoj uzataj por la bildo ©OpenStreetMap kontribuantoj ODbL, kaheloj: OSM-carto CC BY-SA)

Last modified 3 months ago Last modified on 2025-03-03T05:46:04+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.