Maksimuma Rapido Stilo
Priskribo
Ĉi tiu stilo aldonas montron de informoj rilataj al veturado-rapido al la mapvido. Tial la sekvaj ŝlosiloj estas taksataj:
- maxspeed
- maxspeed:forward
- maxspeed:backward
- maxspeed:conditional
- maxspeed:forward:conditional
- maxspeed:backward:conditional
- maxspeed:variable
- maxspeed:variable:forward
- maxspeed:variable:backward
- maxspeed:advisory
- maxspeed:advisory:forward
- maxspeed:advisory:backward
Ĉi tiu stilo estis ĉefe evoluigita por stratoj sed ankaŭ povas esti uzata sur fervojoj.
Maldekstra kaj dekstra trafiko estas ĉiam konsiderataj. Ekzemplo:
Vi povas ŝanĝi la kolorojn en la preferoj de JOSM. La defaŭltaj koloroj kaj kelkaj ekzemploj estas montritaj sube.
Je alta zomo la maksimumaj rapidoj estas montrataj kiel teksto. Ĉi tio povas esti malaktivigita en la stilaj agordoj de ĉi tiu mapopentra stilo.
Kiel la malsamaj ŝlosiloj estas subtenataj de ĉi tiu stilo:
| ŝlosilo | koloro | teksto | teksta mallongigo | validigo |
|---|---|---|---|---|
maxspeed | jes | jes | jes | |
maxspeed:forward | jes | jes | fw | jes |
maxspeed:backward | jes | jes | bw | jes |
maxspeed:conditional | jes (streka modelo) | jes | c (valoro antaŭ @ nur) | jes |
maxspeed:forward:conditional | jes (streka modelo) | jes | fwc (valoro antaŭ @ nur) | jes |
maxspeed:backward:conditional | jes (streka modelo) | jes | bwc (valoro antaŭ @ nur) | jes |
maxspeed:variable | jes (malsama streka modelo) | jes (ĉiuj valoroj krom no) | v (sen la efektiva valoro) | ne |
maxspeed:variable:forward | jes (malsama streka modelo) | jes (ĉiuj valoroj krom no) | vfw (sen la efektiva valoro) | ne |
maxspeed:variable:backward | jes (malsama streka modelo) | jes (ĉiuj valoroj krom no) | vbw (sen la efektiva valoro) | ne |
maxspeed:advisory | ne | jes | a | jes |
maxspeed:advisory:forward | ne | jes | afw | jes |
maxspeed:advisory:backward | ne | jes | abw | jes |
Implicitaj maksimumaj rapidoj estas nuntempe subtenataj por la sekvaj landoj: BY (Belorusio), FR (Francio), RO (Rumanio), RS (Serbio), RU (Rusio). Ĉi tio devas esti aktivigita en la stilaj agordoj de ĉi tiu mapopentra stilo unue se dezirata.
Por ideoj/demandoj/cimoj/sugestoj aŭ simila, bonvolu skribi mesaĝon al Klumbumbus.
Volonte traduku ĉi tiun vikian paĝon al pliaj lingvoj. Jam tradukitaj lingvoj vidu supre dekstre.
Testcentro por kvalito-certigo de ĉi tiu stilo.
Konataj problemoj:
- Kiam uzante
forward/backwardvalorojn kombinita kunconditionalvaloroj aŭvariable, la strekoj sur la maldekstra kaj dekstra flanko de la vojo povas esti iam asinkronaj, vidu JOSM cimon #11994.
Ŝanĝhistorio
Versio 3.1
- Unuigi indentadon (4 spacoj anstataŭ tabulatoro), neniu koda ŝanĝo
Versio 3.0
- Aldoni montron de ĉiuj subtenataj
maxspeedvaloroj kiel teksto je alta zomo (parte mallongigita kaj kun mallongigo, vidu supran tabelon); povas esti malaktivigita per stila agordo - Refari la eraran montran kodon por igi ĝin kongrua kun
maxspeedvaloroj montro - Aldoni kaj plibonigi kelkajn kazojn de la erara montro
- Aldoni subtenon de
maxspeed:advisory(laŭ uzanto-peto); nur per teksta montro kiel 3-a koloro (krommaxspeedkajmaxspeed:conditional) kombinita kunforward/backwardkajvariableestus tro konfuza - Aldoni eraran montron por malĝustaj
maxspeed:advisoryvaloroj
Versio 2.9
- Aldoni koloron por
80 mph(sama kiel140) kaj85 mph(nova koloro) laŭ uzanto-peto (uzata en Usono) - Iomete pli heligi la koloron de
30kaj45 mphpor pli bone distingi de100kaj60mph
Versio 2.8
- Ŝanĝi stilan agordon "maxspeed=RU:* etikedado-skemo" al ĝenerala "implicitaj maksimumaj rapidoj" kaj igi ĝin malaktivigita defaŭlte. Aldoni subtenon por landoj kun plej uzo (
RO,FRkajBY) kajRSlaŭ uzanto-peto - Iomete pli strikta kontrolo de malĝustaj valoroj por kelkaj kazoj, ekz.
20 mphhnun estas raportita kiel malĝusta valoro (estis simple ignorita antaŭe)
Versio 2.7
- Aldoni subtenon de
maxspeed=*+maxspeed:direction:conditional=*(senmaxspeed:direction=*), riparas cimon en versio 2.5 - Pli bona montro de eraraj mesaĝoj
- Forigi travideblecon pro diversaj kialoj
- Ĝustigi koloron por
120 - Se
maxspeedkajmaxspeed:directionestas etikeditaj kune (etikedada eraro), ĝi nun ne plu montriĝas ambaŭ surmetitaj, sed direkta valoro anstataŭas normalanmaxspeedvaloron - Subteni kombinojn de
conditionalkajvariablemaxspeed - Aldoni
140
Versio 2.5
- Aldoni subtenon de
maxspeed:conditional,maxspeed:forward:conditionalkajmaxspeed:backward:conditional - Aldoni eraran mesaĝon por malĝusta valoro de
conditionalmaxspeed - Aldoni eraran mesaĝon por
conditionalmaxspeedsen defaŭltamaxspeed - Aldoni en-dosieran tabelon de enhavo kaj numeritajn ĉapitrojn por pli bona kompreno de la koda strukturo
Versio 2.1
- Aldoni subtenon de alternativa etikedado-skemo
maxspeed=RU:living_street,maxspeed=RU:urban,maxspeed=RU:rural,maxspeed=RU:motorway. Ĉi tio povas esti malaktivigita en la stilaj agordoj de ĉi tiu mapopentra stilo. - Aldoni stilon por
maxspeed=5 - Ŝanĝi koloron de
maxspeed=nonepor pli bona videbleco sur aeriaj bildoj
Versio 2.0
- ŝanĝi de xml al mapcss
- subteno de
maxspeed:forwardkajmaxspeed:backward(konsiderante maldekstran kaj dekstran trafikon) - subteno de
maxspeed:variable,maxspeed:variable:forwardkajmaxspeed:variable:backward(streka linio) - emfaza koloro nun estas sub la voja linio, por vidi la vojan tipon (
residential,secondary,motorway,...) - forigita subteno de valoroj sen spaco inter numero kaj unuo (ekz.
35mph) - aldonita erara mesaĝo por malĝustaj
maxspeedvaloroj (kiel35mphaŭ35 m/h) - aldonita erara mesaĝo se
maxspeeddirekto kontraŭasonewaydirekton - ĝustigita al plej uzataj valoroj laŭ taginfo
- aldonita
20,45,none - forigita neuzataj valoroj kiel
32.19
- aldonita
- ĝustigita travideblecojn, larĝojn kaj kelkajn kolorojn por pli bona montro kaj distingo inter la koloroj
- larĝoj dependas de zoma nivelo
Versio 1.5
- Starta versio
Kodo
Vidu Angla Paĝo.




