wiki:Eo:HowTo/JOSM-under-Linux

Kiel > JOSM-sub-Linukso

Funkcii la ALT-klavon

Se via fenestra administranto uzas la klavon Alt kiel modifklavon, iu kombinaĵo ene de JOSM ne funkcias.

  • Vi devas ŝanĝi la modifklavon en viaj fenestromanaĝeraj preferoj al iu alia klavo
    • Por KDE vi eble volas modifi la Alt klavkonduton:

Malfermu Kontrolcentron --> Labortablo --> Fenestra Konduto --> Agoj

  • Alie vi povas uzi nur dekstran altklavon Alt Gr.

Java Virtuala Maŝino

Kiam vi uzas Debian aŭ Debian-bazitan Linukso kiel Ubuntu vi povus instali JOSM el la Elŝutu#Ubuntu-deponejo (en). La pakaĵo devus instali ĉiujn ĝiajn dependecojn inkluzive de java. Tiam vi povus komenci JOSM en la ŝelo per la komando josm aŭ uzi la eron en la aplika menuo. Foje estas eraro kiel ĉi tio:

  Neniu valida JVM trovita por ruli JOSM.
  Bonvolu instali unu el tiuj menciitaj en README.Debian
  aŭ agordu la mediovariablon JAVACMD antaŭ ol ruli josm.

Vi devas fari simbolan ligilon en la dosierujo /usr/local/bin/ jene:

sudo ln -s /usr/bin/java /usr/local/bin/jamvm

Nun vi devus povi komenci JOSM.

Se vi uzas Ubuntu pli malnovan ol 12.10, konsideru la eblecon, ke vi spertas la cimon #1186377. Solvo estas priskribita sur bileto #8279.

---- Reen al Howto
Reen al Instalaj notoj

Last modified 4 months ago Last modified on 2025-03-02T00:04:35+01:00
Note: See TracWiki for help on using the wiki.