Lingvoj:
- English
- Esperanto
- norsk bokmål
- Nederlands
- slovenčina
Ĝenerala priskribo de la kromprogramo troveblas ĉe Help/Plugin/RovasConnector
Por uzi la kromprogramon, vi devas havi konton en Rovas. Afable, Rovas provizas eblon registriĝi per unu el pluraj OpenID-identecaj provizantoj, inkluzive de Openstreetmap.
El la Rovas API fenestro de via profilo, kopiu la API-ŝlosilon kaj API-ĵeton en la samnomajn kampojn en la agorda paĝo de la Rovas Connector kromprogramo. Klaku markobutonon por konfirmi, ke vi ne estas pagata de firmao por via JOSM-laboro. La agordo Timer tolerance en la preferoj de la kromprogramo difinas la longon de malaktiva tempo inter uzantaj agoj, kiu kalkuliĝas kiel aktiva. La kampo Project ID kutime restos kun la defaŭlta valoro.