[[TranslatedPages(revision=26)]] Ĝenerala priskribo de la kromprogramo troveblas ĉe [wikitr:/Help/Plugin/RovasConnector] Por uzi la kromprogramon, vi devas havi konton en Rovas. Afable, Rovas provizas eblon registriĝi per unu el pluraj OpenID-identecaj provizantoj, inkluzive de Openstreetmap. El la **Rovas API** fenestro de [https://rovas.app/user via profilo], kopiu la API-ŝlosilon kaj API-ĵeton en la samnomajn kampojn en la agorda paĝo de la Rovas Connector kromprogramo. Klaku markobutonon por konfirmi, ke vi ne estas pagata de firmao por via JOSM-laboro. La agordo **Timer tolerance** en la preferoj de la kromprogramo difinas la longon de malaktiva tempo inter uzantaj agoj, kiu kalkuliĝas kiel aktiva. La kampo **Project ID** kutime restos kun la defaŭlta valoro. [[Image(Help/Preferences/RovasConnector:josm_rc_prefs.png,link=,600px,align=center)]]